Uzanto:Alaudo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vikipedio:Vikipediistoj > Alaŭdo
| |||||||||||||
|
Mi estas administranto kaj burokrato de Esperanto-vikipedio. Antaŭ nelonge artikolo pri mi aperis en ĉi-lingva vikipedio.
Mi estas tataro, naskiĝis en Kazanj, Rusio en 1979. Mia patro parolis kun mi E-e dum mia infanaĝo, sed post kiam li forlasis nian familion, dum mi estis 8-jaraĝa, mi ne plu parolis E-on kaj preskaŭ forgesis la lingvon. Mi relernis E-on en Aprilo 2000 laŭ la kurso de B. Kolker en la virtuala dissendolisto esperanto-kurso. Mi diplomiĝis pri infan-kuracado de Kazana Ŝtata Medicina Universitato, poste mi studis tradukadon kaj interpretadon en Humboldt-Universitato en Berlino kaj nuntempe mi staras ĉe la mezo de mia inĝeniera studo de elektroniko kaj teknika informadiko en Teknika Universitato de Hamburgo-Harburgo.