Uzanto-Diskuto:Ssire
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bonvenon al la Heliko ! Bonvenu eliksiro ! Bonvenon al vi Serĝo !
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.
En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.
Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:
Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.
Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!
Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.
Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante —~~~~
aŭ uzante la butonon .
Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|…}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.
Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}
. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.
Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Arno Lagrange 13:36, 20. Feb 2004 (UTC)
Kara Serĝo !
Mi ege favoras vain proponon desegni por la Vikipedio. Ni ĉiam devas barakti kun kopirajtoj kaj fine ni verkas senbildan enciklopedion. Do evidente se vi havas emon riĉigu la vikipedion per bildoj, bonvolu fari ! Mi eĉ ne menciu mian fidon al via kapablo - vi jam donis multajn pruvojn de ĝi. Ĉiukampe estas bezonata. Ekzemple pri bestoj kaj plantoj, korpopartoj kaj ĉiaj objektoj. Arno Lagrange ✉ 12:18, 13. Maj 2004 (UTC)
Unu fonto da desegnoj jam pretaj kuŝas en PIV: Ĉiuj desegnoj pri tekniko fontas ĉu el via patro, ĉu el mi, ĉu el la malnova PIV (tiuj lastaj verŝajne estas kopirajt-protektitaj - sed ne gravas: ili estas sufiĉe acaj...). Mi plie faris kelkajn desegnoj pri biologio,i.e. homa korpo, homaj seksaj organoj, skeleto. Vi uzu laùplaĉe...--Ssire 14:30, 15. Maj 2004 (UTC)