Uzanto-Diskuto:Lvh
From Wikipedia, the free encyclopedia
Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Narvalo 11:10, 25. Aŭg 2005 (UTC)
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.
En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.
Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:
Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.
Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!
Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.
Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante —~~~~
aŭ uzante la butonon .
Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|…}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.
Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}
. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.
Bone, sed mi tute ne trovis ĝis nun kiel aldoni mesaĝon al via diskuto aŭ kiel sendi mesaĝon al vi. Bonvolu klarigi tion al mi! koran dankon--Bea 12:57, 25. Aŭg 2005 (UTC)
Saluton! Por respondi mesanĝon nur bezonas enklaki la blua nomo de sendanto en la subskribo kaj vi iros al ties diskutpaĝo. Kara Beatrice, antaŭ kelkaj monatoj estis diskuto en vikipedio pri la formo "esperantistino", mi sentis ke latinidparolantaj ne sentas ĝin malsame al "germanino", sed ĝermanparolantoj forte kontraŭis ĝin. Mi vidas tion ankaŭ rilate al "prezidantino", ĝenerale ĝermanidparolantoj preferas diri "ŝi estis prezidanto". Mi sentas tion problemo pri influo de patrina lingvo, ne ideologia. Vi, kiel germanino loĝanta en francio kaj kiel bona esperantist(in)o, kion vi opinias? Tio estas persona demando kaj vera dubo. Dankon Roberto 10:34, 11. Dec 2005 (UTC)
Beatrice, mi ricevis vian mesaĝon bone. Dankon. Vi nur forgesis ensaluti, kaj via eletronika subskribo ne aperis en ĝi. Vi devas ensaluti, se ne markis aŭtomatan ensalutadon. Estas tre bone havi ina opinio en Vikipedio, ni, oftaj redaktantoj, estas ĉiuj viroj. Roberto 17:35, 13. Dec 2005 (UTC)
Bea, mi respondis al vi - vidu mian diskutopaĝon. Le Hibou 10:52, 16. Dec 2005 (UTC)