Uzanto-Diskuto:A.R. Mamduhi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Agrablan kunlaboradon deziras al vi
Bonvenon ! Ŝajne vi estas la unua el Irano. (parenteze vi akoraŭ ne enmetis vian nomon al la plena listo - vi estos la 100-a! - nek en po lando listo) Mi vidis la unuan n° de "Verdpensuloj" kaj trovis ĝin belaspekta.
La lasta paragrafo de via paĝo tute pravas!
Vikipediisto:Eliott
Kara Eliott,
Dankon pro la bonvenigo kaj konsilo pri la plena listo, kion mi jam plenumis. Dezirindus havi premion aŭ similan kiel la 100-an en la listo! :-)
Mi tre esperas ke aliaj mia-landanoj aliĝos al vikipediistoj.
Feliĉe la novaj n-roj de Irana Esperantisto fariĝis pli riĉaj ĉu kiome ĉu kiele.
Ahmad, 14 Nov. 2003
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.
En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.
Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:
Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion. Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto!
Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon aŭ
Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.
Bonvenon al vi ! vi portis la bonan surprizon de la tago. Vi sciigas pri Irana poeto kaj dume Jorgeluis sciigas pri meksika nuntempa historio. Jen tumonda komunumo kunlaboranta! Mi eĉ proponas vian lastan paragrafon por la artikolo de Esperanto aperonta en januaro 2004 ĉar ĝi tute kongruas kun la artikolo. Arno Lagrange 20:03, 13. Nov 2003 (UTC)
Kara ArnoLagrange,
Koran dankon pro viaj bonvenigo kaj mesaĝo. Mi esperas ke mi povos kunlabori en via bona rondo kontentige.
Apartan dankon pro la aranĝo de titoloj de mia artikolo pri Rumi.
Pri la artikolo en revuo Esperanto, mi eble skribos pli detale rilate al rolo de interreto ĝenerale kaj Vikipedio speciale. Nun mi mencias la tekston de artikoleto ĉi-rilata, Sekvi la Majstron Interrete, kiu aperis sur paĝoj 8 kaj 9 de la 5a n-ro de Irana Esperantisto:
Mi igis ĉi tion vikipedian artikolon ĉar al mi ŝajnas ke indas. Arno Lagrange 21:04, 14. Nov 2003 (UTC)