From Wikipedia, the free encyclopedia
Hello
As you may have noticed, there have been some problems with CommonsTicker lately:
To sort this out completely, I have to rewrite parts of CommonsTicker. For now, I will enable the ticker again for most wikis, but not for the ones that where having most trouble - namely de-wikipedia, en-wikinews, eo-wikipedia, es-wikipedia, fr-wikipedia, ja-wikipedia, ru-wikipedia, simple-wikipedia and zh-wikipedia. I'll have to investigate those more closely.
So please keep an eye on CommonsTicker in the next days - if there is any more trouble, please tell me, preferrably on meta:User_talk:Duesentrieb/CommonsTicker.
Regards -- meta:User:Duesentrieb 13:40, 5. Jan 2007 (UTC)
This message was posted automatically by the CommonsTicker bot. For feedback and discussion, please go to meta:User talk:Duesentrieb/CommonsTicker -- CommonsTicker 13:40, 5. Jan 2007 (UTC)
Min tre interesas via propono pri aŭtomata tradukado. Ekzistas multaj ŝablonaj artikoloj en la angla, kiujn mi pro fortomanko ne kreas, kvankam ili interesas min.
Ekz. artikoloj de en:Category:German fighter aircraft 1940-1949 kaj en:Category:Military aircraft ĉiam enhavas teknikajn datenojn ofte ŝablonojn, kiuj estas plej bone tradukeblaj aŭtomate. Se vi bezonas, ni povas interparoli pri fakesprimoj.
Kiel solvas via datumbazo la pasintan tempon de la verboj? ili ne aperas en REVO, vikipedio, via teksto.
Plej bona solvo estus, se via programo kreus, tradukus artikolojn jene:
Se vi interkonsentas pri la supraj, faru kelkajn artikolojn por kontroli la axutomatan tradukadon kaj eble plibonigi vian datumbazon.
Aŭ ĉu ni komencu per pli facilaj tekstoj? en:Category:Cities in Mali. Eble jes por kontroli la mankojn de via programo. Narvalo 18:55, 14. Jan 2007 (UTC)
Ekz en:Kolokani havas tre facilan lingvaĵon.
Kolokani is a town of approximately 13,000 inhabitants in Mali's Koulikoro Region.
It is the capital of the cercle of Kolokani, which consists of 10 rural communes (Didieni, Guihoyo, Kolokani, Massantala, Nonkon, Nossombougou, Ouolodo, Sagabala, Sebecoro and Tioribougou). The cercle of Kolokani has an area of 14,380 km² and a population of 163,886 inhabitants.
Ŝablono:Mali-geo-stub
Ŝablono:Coor title dm
[Category:Cities in Mali]
Eble traduki de artikolojn, oni devas pridiskuti kelkajn ĝustajn esprimojn (ekz kio pri [cercle] ne scias mia vortaro. regiono?)
Kaj fine kio pri la geografiaj ŝablonoj? Ĉu ili estas unuecaj laŭ kategorioj aŭ entute en la angla vikipedio, ĉu ni povas krei ilin? Mi tute estas analfabeta pri ŝablonoj! Narvalo 19:03, 14. Jan 2007 (UTC)
Kio pri la nereguléaraj verboj ekz. bind- bound, cost- cost, hear-heard ktp. ?
Pri kaŝita teksto: en mia laborejo, aliro al unu paĝo daŭras duonminuton aŭ pli, tiel tio malfaciligas la laborejan kontroladon (hejme mi ofte konkuras kun miaj infanoj, edzino pri la komputilo:)). Se mia tasko estus la kontrolo de la kreitaj artikoloj, por mi estus pli bona, se ene de unu artikolo mi povus legi tuj ĉion. Se tio estas komplika por vi, ni lasu tiun peton.
Ĉu mi bone komprenas, ke vi interkonsentas pri punktoj 1, 3, 4? Narvalo 19:52, 14. Jan 2007 (UTC)
Nu, estos bone, sed uzu la bildon (aŭtomate se eblas), kiun mi ŝanĝis. Kaj petas korekti la ŝablonon Komunumo de Hungario (aŭ simila).Narvalo 21:22, 14. Jan 2007 (UTC)
telefona perefikso aperas ĉe bertilow, akceptite. Aŭ pli precize enlanda telefona prefikso. Ĉu gravas tiu precizeco? Preciza telefona prefikso por iu hungaria urbo estas 0036(eksterlanda)-45(enlanda)- Narvalo 17:10, 15. Jan 2007 (UTC)
Mi proponas ankaŭ tute forigi uzon de la speciala ĝermo-ŝablono "Ŝablono:Ĝermo-Szabolcs-Szatmár-Bereg". Ne gravas.
Se vi analizis miajn korektojn, eble vi povas plu aŭtomatigi la tradukon. Fakte temas pri tri ŝablonaj frazoj (95%). Ĉi vi povus eĉ samtempe preni retligojn el la hungara kun hungara teksto (mi tradukos)? Mi aldonis ĉe Beregsurány el la hungara. Tio helpos por mi aldoni kelkajn frazojn.
Do kuraĝe eku per pluaj 10 kaj ni kreu la apartan ŝablonon. Narvalo 17:10, 15. Jan 2007 (UTC)
Mi kontrolis do Balkány:
Resume bonege uzebla. Nun mia filo alvenis forpuŝi min:) Narvalo 18:44, 15. Jan 2007 (UTC)
Se mi estos preta, eble vi povas aldoni al ĉiuj, la ekterajn ligilojn el la hungara. Tio estas muziko de la estonto.
Bonvolu krei jam nun ĉiujn vilaĝojn de la departemento, korekto de tri fazoj (bedaŭrinde 95 %) ne estas laciga afero.
Bonvolu antaŭprepari ankaŭ urbojn de Malio, laŭ donita angla kategorio. Narvalo 10:47, 16. Jan 2007 (UTC)
Ankaŭ eraro: ofte elfalas la signoj [ ] en la tradukita teksto. Narvalo 10:49, 16. Jan 2007 (UTC)
Bonvolu korekti en via programo: departemento kaj ne departamanto (Ni korektis la ŝablonon! Narvalo 10:53, 16. Jan 2007 (UTC)
Saluton Maksim. Mi estas germanlingva helpanto en la soraba vikipedio, iom lernante la soraban lingvon. Kaj mi havus peton al vi. Ĉu vi povus traduki la jenan frazon en la rusan lingojn por la Babelejo de la soraba vikipedio?:
Jam ekzistas tie versioj en la jenaj lingvoj: ĉeĥa, germana, malsupra soraba, angla, esperanto, pola kaj slovaka. Bonvolu aldone mencii la koncernan lingvan kodeton, kiu por esperanto ekzemple estas eo. Dankon kaj multajn salutojn al Rusio el Germanio --Tlustulimu 17:04, 25. Jan 2007 (UTC)
en geografiaĵoj
Ĉu mi kolektu la erarojn? Narvalo 22:12, 28. Jan 2007 (UTC)
Bonvolu ne krei kategoriajn alidirektilojn (ekzemple Kategorio:Belarusio). Pro teknikaj limigoj de Vikipedio ili ne funkcias bone. Do, se iu artikolo estas aldonita en Kategorio:Belarusio, ĝi ne aperas en Kategorio:Belorusio, kien estas la alidirekto. Maksim 05:01, 19. Feb 2007 (UTC)
Vi pravas. Avantaĝo de kategoria redirekto estas, ke klikante tien oni estas redirektata al la "ĝusta" kategorio, sed malavantaĝo tio ke la kategoria redirekto en artikolo estas skribata per bluaj literoj, do "ŝajnigas" kategorion, kaj kompreneble ke artikoloj aŭ aliaj kategorioj povas esti misdeponataj tie (kvankam oni povas vidi kaj forpreni ilin). Sola konsolo estas, ke la "perdita" ligo al "Kategorio:Belarusio" estas la sola - ne temas pri amasa fenomeno. Kaj mi jam konsciis pri tio, hieraŭ tuj volis ĝustigi la mison, sed ne havis tempon residiĝi ĉe la komputilo.
Alia temo estas, ke mi trovas tute komprenebla la pledojn de movadaj belarusoj pri skibo de sia popola, lingva kaj ŝtata nomo per "a", kaj same komprenas ke la argumento por "belorus-" kun "o" estas pure statistike la (ankoraŭ) pli ofta uzo. Orienta Eŭropo tre ŝanĝiĝis dum la pasintaj 20 jaroj, kaj bonas se Esperanto (samkiel ĉiuj aliaj lingvoj) laŭeble respegulas tion. Sed dum vikipediaj artikoloj per redirekto povas konsideri du konkurantajn nomojn, konsentite ke vikipediaj kategorioj malbone sukcesas.
--Esperanto1887 20:36, 21. Feb 2007 (UTC)Mi ricevis mesaĝon de vi pri kunlaborado. Multe plaĉus al mi tio, sed bonvolu noti ke mi ĵus komencis kiel vikipediisto.
[Poste aldonite] Pardonu, mi miskomprenis vian mesaĝon. Mi pensis, ke vi deziris kunlaboradon inter ni ambaŭ pri iu temo en la Vikipedio. Mi ĵus relegis ĝin kaj rimarkis ke vi simple deziras ke mi havu agrablan kunlaboradon en la Vikipedio. Dankegon pro tio.
Ĉu tiu esperimo superdistrikto vere ekzistas aŭ nur vi inventis tion? Ĉu oni uzas en iu ajn lingvo similan? Narvalo 12:49, 12. Mar 2007 (UTC)
Kara Maxim
Se mi ne eraras la diligenta Maxim-Bot estas via kreaĵo. Unue: respekton pro viaj teknikaj kapabloj. Due: demandon: Ĉu vi plene konscias, ke via roboto ŝanĝas dum sekundoj, kion aliaj ellaboris dum monatoj? Kontraŭ la renomado subdistrikto > distrikto mi protestas. Tia grava ŝanĝo necesigus, antaŭan larĝan interkonsultadon. Terminaron aplikatan dum multaj jardekoj kaj registritan en la vortaroj oni ne renversu per rapida musklako.
Amike Montanesko 14:37, 12. Mar 2007 (UTC)
Maksim, mi ne scias, ĉu (nur) vi tion faras, sed mi ĵus rimarkis tian konduton ĉe Maksim-bot. Bonvolu atenti, ke la norma nomo de sekcio kun ligiloj al parencaj vikipediaj artikoloj en la Vikipedio en Esperanto estas "Vidu ankaŭ" - do ne "Vidu ankaŭ jenon:" - kie ĝenas kaj la dupunkto (kiu certe ne havas sian lokon en sekcia titolo) kaj ankaŭ la vorton "jeno" mi mem taksas minimume iom nekutima (kaj certe nenecesa ĉi-loke). Mi ŝatus, se vi povus agordi vian roboton tiel, ke ĝi uzu la kutimajn sekcinomojn en siaj artikoloj. Dankon. Marek "Blahma" BLAHUŠ 07:32, 16. Mar 2007 (UTC)
Dankon pro la klarigoj. Vere la akuzativa perdo estas iomete ĝena, sed tamen laŭ mi ne indas ĝin interŝanĝi por enkonduko de stranga formo de novkreita vorto kaj dupunkto en nomo de sekcia titolo (rigardu ankaŭ, kiel tiu aspektas en la aŭtomata listo de sekcioj komence de artikolo). Samtempe vi tute pravas, ke kreadi akuzativajn ligilojn ege malfacilus (kaj certe kelkloke ne eblus, jam pro la neeblo aldoni ĉien per komprenebla maniero la akuzativan finaĵon). Tial mi poras la senakuzativan version, kiu uzatas en ĉiuj aliaj artikoloj de ĉiuj aliaj vikipediistoj, kaj ĝis nun neniu alia esprimis malkontenton pri ĝi. Ja eĉ en alilingvaj vikipedioj oni uzas tradukojn de "Vidu ankaŭ" sen kroma aldonaĵo por eksplicite demonstri la akuzativon - komparu ekz. kun la angla "See also", germana "Sieh auch" (kie en la sekva artikollisto oni ankaŭ ne uzas akuzativon, eĉ es tio en la germana eblus kaj malsamus de la nominativa formo) aŭ ĉeĥa "Viz též". Tiuj frazoj jam tiom enradikiĝis en la lingvo, ke ĉiu bone komprenas ilin kaj scias, ke kio venas post ili, estas la aĵo ankaŭvidinda. Mi konsilas do al vi, ke vi aŭ provu per viaj argumentoj konvinki la plejmulton de la vikipediistaro (kaj eble kune elpensi iun perfektan solvon), aŭ prefere sekvu la ĝisnunan kutimon. Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:16, 16. Mar 2007 (UTC) P.S. Estante mem "naisto", mi povus ja malserioze proponi ekuzon de la akuzativa prepozicio "na" (rezulante en io kiel "Vidu ankaŭ na"), sed tion mi tamen nun diras nur ŝerce kaj ĉi tie ne kuraĝus fari, ĉar ja la hodiaŭa lingvo de la plejmulto ne estas tia.
Maksim, bonvolu indiki klare en mallongaj artikoloj kreataj de via roboto (ekzemple plejmulto de tiuj nun kreataj pri lagoj), ke temas pri ĝermo. Tio signifas uzon de "{{ĝermo}}", kaj mi sugestas ĉi-kaze eĉ konkrete de "{{ĝermo-geografio}}" fine de la artikolo, antaŭ la listo de kategorioj. Tiel vi helpos igi la pligrandigindajn artikolojn pli troveblaj. Dankon. Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:57, 18. Mar 2007 (UTC)
Kara Maksim: Ĉu vi eblas refari paĝon Listo de urboj de Germanio kun la listo de la ŝanĝoj de Maksim-bot? Ĉiuj la novaj artikoloj aperas en Neligitaj paĝoj kaj mi provadas malplenigi tiun paĝon. Dankon! Amike salutas Yekrats 18:38, 19. Mar 2007 (UTC).
Saluton,
Bonvolu lingve korekti aŭ korektigi mian redakton.
Laŭdon pro via impresa (nur parte robota) laboro pri ĉiuspecaj lagoj, kaj pro la kategoriigo de tiaj lago-paĝoj sub landaj kategorioj pri lagoj (Kategorio:Lagoj de Eŭropo). Tamen mi havas principe tute etan, sed pro la amasoj de paĝoj kaj kategorioj pezan, proteston:
Ekzistas multaj geografiaj kategorioj "Montoj en [Lando Ikso]", "Riveroj en [Lando Ikso]", "Insuloj en [Lando Ikso]". Tial la kategorioj pri lagoj ankaŭ prefere havu la konjunkcion "en", ne "de". Montoj, riveroj, lagoj ktp. ne "apartenas" al iu lando, sed simple troviĝas ene de la teritorio de unu aŭ pluraj landoj - tial ŝajnas, ke "en" pli taŭgas.
Ĉu ne estus eble ŝanĝi la paĝojn kaj kategoriojn robote de "de" al "en"? Fari tion mane, kompreneble estus giganta, frustriga tasko. Aldone mi proponus, ke unue la kategoriaj paĝoj ne nur havu intervikian ligon al la angla kategorio (kaj ne inverse), sed estu dece intervikiigitaj, kaj due plej bone la kategorio super "Kategorio:Lagoj en [Lando Ikso]" prefere estu "Kategorio:Geografio de [Lando Ikso]" (ĉi-tie "de" havas sencon), kaj nur super tio "Kategorio:[Lando Ikso]". Tion eventuale ne bone eblas fari aŭ subteni robote (eble tamen jes), sed io tia ankaŭ mane eblas.
ThomasPusch 20:25, 25. Mar 2007 (UTC)
PS: Mi ankaŭ ne kontraŭas iujn kategoriojn "Urboj... "Komunumoj... "Distriktoj... "Regionoj... de [Lando Ikso]", se temas pri politike difinita teritorio. Mia peto nur celas la kategoriojn pri naturaj geografiaj objektoj, kiuj ne aŭtomate apartenas al iu ŝtato.
Plej unue -- dankon pro helpo pri jaroj-ŝablono!! Mi vidis, ke vi maŝine tradukis artikolon pri polusa sistemo kaj nun poluras ĝin. Ĉu eble indas meti la ŝablonon "redaktata"? Mi volis ankaŭ korekti, sed vidis, ke vi ĵus aktualigis la paĝon... Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 10:39, 27. Mar 2007 (UTC)
Saluton, Maksim. Jen estas nia diskuto kun Bea Diskuto sur mia diskutpaĝo. Bedaŭrinde mi ne havas sufiĉe da sperto por respondi ŝiajn demandojn. Ĉu eble vi povus helpi al mi? Amike, Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 18:02, 30. Mar 2007 (UTC)
Saluton Maksim,
Kiel vi certe konscias mi jam prilaboris diversajn erojn en la Projekto Matematiko. Komence mi celis nur forredaktii kontraŭ-PIVajn uzojn de la radiko refer, sed ne povis deteni min de korektado de esprimoj kiujn kompreni postulis mensan retradukon anglen. Kiel denaska parolanto de tiu lingvo mi tiel povas funkcii tiurilate kiel iom pli bone informita roboto. Neestante matematikisto mi ĝeneerale limigis min nur al tio.
Fojfoje kiam mi trovis la temon sufiĉe interesa kaj komprenebla mi komparis ĝin kun la angla originalo (sur aparta ekrano) por provi multe pli plenan poluradon. (Kaj ankaŭ fojfoje faris ŝanĝojn kiuj jam aperis en tiu anglalingva artikolo.) Do, iomete pli ol dudeko fojojn mi forigis la ŝablonon kaj renomis la artikolon. (vidu mian loglibron.)
Tamen, nun ŝajnas al mi pli saĝe, se mi ne plu faradu tiujn du lastajn paŝojn (ŝablon-forigon kaj nom-ŝanĝon). Anstataŭe, mi komentu en la redakta resumejo, ke la teksto nun kandidatiĝas iĝi artikolo.), ke freŝaj okuloj povu ĝin rekontroli kaj lingve kaj fake antaŭ ol la teksto oficiale prezentiĝu kiel artikolo. (Mi povus ankaŭ atentigi vin aŭ iun alian.)
Kion vi opinias? O'RyanW (☺ ₪) 21:37, 3. Apr 2007 (UTC)
Thank you for your contribution to the systems category. Please note that for en:Category:Systems on the English Wikipedia, there is currently a Call for Deletion. If you would like to contribute to the discussion, you would be very welcome. In particular, if you would like to save this category, please add a Keep entry with your "signature" using "~~~~". Please do this soon if possible since the discussion period is very short. Thank you for your interest if you can contribute. Regards, Jonathan Bowen 65.32.254.73 18:48, 13. Apr 2007 (UTC)
Saluton Maksim, koran dankon pro la (re)kreado de tiu ŝablono! Tamen mi opinias, ke ĝi aspektus pli bela, se la mapo estus malpli granda, dekstre apud la blazono, kiel oni faris en la germanlingva Vikipedio. Krome tiam la tabelo ne estus tiiiom longa. Ĉu vi povas ŝanĝi tion? Kore dankas -- Robert Weemeyer 09:49, 15. Apr 2007 (UTC)
Urbaj flagoj estas tre maloftaj en Germanio. Se urbo ja havas ĝin, tiam oni povas meti ĝin ankaŭ ekster la tabelon. -- Robert Weemeyer 12:09, 15. Apr 2007 (UTC)
Ĉu tiu "de" en "Urbo de" signas Germanion? O'RyanW (☺ ₪) 16:02, 15. Apr 2007 (UTC)
Mi tre aprezas la laboron per roboto krei ĝermojn pri preskaŭ ĉiuj komunumoj de Germanio, kiom ajn neperfektaj tiuj ĝermoj parte komence estas ... Nur iuj el la aparte grandaj urboj (ekzemple Siegen) forgesiĝis, sed la plej etaj komunumetoj fidele ricevis sian paĝon. Tamen mi havus kelkajn petojn, kiujn bone povus plenumi la roboto.
1. Se komunumo estas urbo, la roboto aldonis "urborajtoj = urbo (stadt)" > Devas nepre esti "(Stadt)" kun majusklo.
2. Kiam la roboto skribas "urbopartoj (stadtteil)", devas esti "(Stadtteile)". Pri "setlejopartoj (ortsteil)" - do ĝuste "(Ortsteile) estas dua problemo: Setlejo laŭ mi origine estas loko ĝis nun neloĝata, kie iuj homoj (setlistoj) kune konstruas iujn domojn (du sufiĉas) kaj dividas iujn servojn. Setlejo povas kreski poste, povas eĉ iĝi urbo, sed same bone pluraj setlejoj (domaroj, kiuj konscie kune konstruiĝis) povas iĝi unu komunuma kvartalo. Laŭ logiko, mi supozas, ke se Stadtteile estas "urbopartoj", Ortsteile/Ortschaften/Gemeindeteile devas esti "komunumopartoj". Se la roboto tradukas, ke iu vilaĝo havas "4 setlejopartojn aŭ urbopartojn aŭ urbodistriktojn", kaj alia vilaĝeto eĉ havas "89 setlejopartojn", mi ekpensas, ke en kazo de dubo tiu linio prefere forstrekiĝu.
3. "Poŝtkodo_alia" ne estas iu dua poxtkodo, sed la du malnovaj sistemoj de postkodoj en okcidenta kaj orienta Germanio, kiuj ambaŭ ekde la jaro 1993 ne plu validas. Mi persone ŝatis la okcidentan sistemon, kiu multe pli simplis ol la nuna kaj ĉiam antaŭvidis kodojn por ĉiuj partoj de GDR, do estintus transprenebla por la unuiĝinta Germanio. Sed la politiko decidis aliel, pri la malnovaj poŝtkodoj malvalidaj jam pli ol 14 jarojn la plej multaj homoj jam ne memoras kaj la linio simple forfalu.
4. "Estro", "partio de estro" kaj "adreso de estraro" sonas tre krude. "Estro" sen iu vorta aldonaĵo simple signifas "ĉefo", "moŝto". Kun silaba aldonaĵo la vorto estas en ordo: "urbestro" estas la kutima vorto por Bürgermeister, kaj en komunumo sen urborajto devus temi pri "komunumestro". Mia revo estus, krei duan ŝablonon kun nomo "komunumo de", kaj sendi la roboton ŝanĝi ĉiujn paĝojn de neurba komunumo (do "urborajtoj = ") al ŝablono "komunumo de" kaj linio "komunumestro = Ekzemplo Nomo (PARTIO)", dum en la paĝo de urba komunumo ("urborajtoj = urbo") tekstus "XXX estus urbo de...", "la urbo havis ... enloĝantojn" kaj temus pri "urbestro = Ekzemplo Nomo (PARTIO)".
5. Mi malŝatas la formulon "En la [[30-a de junio]] [[2007]] la komunumo (respektive urbo) havis ... enloĝantojn". Estas stile tre en ordo skribi La [[30-a de junio|30-an de junio]] [[2007]], sed fakte el ĉiuj paĝoj pri germanaj urboj krei ligon al la paĝo pri la 30-a de junio aŭ 31-a de decembro ne estas vere senca, ĉar por la statistiko elektiĝis hazarda dato, kiu tute ne estas iu daŭre grava festotago de la komunumo: do for la ligo al la paĝo de la koncerna tago, se oni jam devas ŝanĝi ion. Estas en ordo skribi "La 30-an de junio..." aŭ eĉ nur "Fine de junio...", ĉar la fino de junio klare estis la 30-a tago.
6. Fine ankoraŭ plia problemo: La plej multaj germanaj distriktoj nomiĝas "Landkreis/Kreis YYY" (do "distrikto YYY"), sed iuj nomiĝas unuvorte "YYYkreis". La lastaj sence same tradukiĝas al Esperanto "distrikto YYY", sed la roboto kreis la formon "distrikto YYYkreis", do "distrikto YYY distrikto" ... tio estas duoblaĵo. Estus helpo en ĉiuj artikoloj pri germanaj komunumoj/urboj anstataŭigi la formojn "distrikto YYYkreis" (en ligoj, sed ankaŭ kategorioj) per "distrikto YYY", ĉar permane ĉion tion korekti (parte jam korektiĝis) estas pene multe.
Aldone ankoraŭ du stilaj respektive grafikaj rimarkoj:
7. La artikoloj pri komunumo komenciĝas "XXX estas komunumo de [[Germanio]]. Ĝi troviĝas en [[Distrikto YYY]], [[FEDERACIA LANDO]]." Mi ŝatus por komunumo la komencon "XXX estas komunumo en la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[FEDERACIA LANDO]] de [[Germanio]]. Ĝi troviĝas en la [[Distrikto YYY]]. (Jen eblas eventuale aldoni "kaj estas ties administra centro" aŭ "kaj en la [[Distriktaro ZZZ]]) - Por urbo la samo kun la vorto "urbo". Alternativo estus senŝanĝa unua frazo kaj dua "Ĝi troviĝas en la [[Distrikto YYY]] de la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[FEDERACIA LANDO]]." La teksto ne estas tabelo, sed devas stile "flui", kaj kun artikolo sen komo la komenco estas pli glata.
8. La ĝermoj de la roboto pri germanaj komunumoj havas maldekstre tri mallongegajn frazetojn, kaj dekstre grandan tabelon, kaj sub tio nul ĝis multajn fotojn de la germana teksto, el kiuj oni malvidebligis la germajn priskribojn. Do maldekstre estas preskaŭ nenio, kaj dekstre granda kolono da aĵoj. Mi petus la karan roboton ĉe la unuaj kvar fotoj, se estas tiuj, aldoni la komenton |left| (respektive ŝanĝi |right| al |left|, kaj aldone eble ĉe la unua ex aldoni la komenton |300px|, tial ke ĝi plenigu preskaŭ la tutan maldekstran kolonon, kaj ne lasu tiom da blanko maldekstre.
Eble tio ŝajnas multe da kritiko. Mi volas ripeti, ke mi tre aprezas tian robotan helpon, kaj mi deziras ĝin por la politika geografio de aliaj landoj, kie estas multaj mankaj artikoloj pri neurbaj kaj urbaj komunumoj kaj distriktoj (jam en Svislando, tuj lime al Germanio, multaj kantonaj ĉefurboj ne havas artikolon, la kantonaj distriktoj aŭ iom pli etaj urboj tute ne). Kaj mi vidis, ke la roboto jam diligente aktivis ekzemple pri la urboj de Pollando, pri multaj lagoj ktp. Nur estas bone ankaŭ al roboto (do fakte al ties posedanto) povi komuniki dezirojn kaj problemojn, plibonigendaĵojn kaj laŭdojn.
Sincere salutas ThomasPusch 22:00, 25. Jul 2007 (UTC)
[PS: Mi provizore al ŝablono urbo de aldonis la variablon "urbestro", kvankam mi ja ne ŝanĝis la variablon "estro" (alikaze multaj informoj en unuopaj paĝoj malvidebliĝus). Tial almenaŭ en paĝoj, kiuj havas linion pri "urbestro", tiu linio videblu. Tio klare nur estas intertempa solvo.]
Mi gratulegas Vin pro la grandega helpo de sia roboto en esperanta vikipedio!!!! Sukceson kaj Dio benu Vin!!!!! Brakumojn el Brazilo!!!--Konrado 14:54, 17. Apr 2007 (UTC)
Mi komparis nur la alilingvajn versiojn. Mi ripozas iom.
Temas pri stila malinterkonsento inter ni. Laŭ mi, oni ne kreu apartigilon por du eblaj versioj, sed oni menciu unu en la alia. Kaj la ĉefa senco, plej konata kompreno de la vorto staru sen aldonaj klarigoj (prezidento, lago ktp.). Kiel en la aliaj vikipedioj. Narvalo 16:42, 28. Maj 2007 (UTC)
Se vi ne kontraŭas, ni startu apartan paĝeton por diskuti kuradon de la projekto. Vikipediista_diskuto:Maksim/Oseta Vikipedio. Translokigu ĝin aliloken, se vi ŝatas. Slavik IVANOV 23:04, 28. Maj 2007 (UTC)
Saluton Maksim, vi alŝutis (Maksim-bot) multajn artikolojn pri planedoj kaj aliaj objektoj en la sunsistemo. Mi alŝutis paĝon kun nomo Kronologio de malkovroj de planedoj de sunsistemo kaj ties naturaj satelitoj. Ĉu vi povus verkontroli la nomojn de nanplanedoj kaj aliaj objektoj tie indikitaj, ĉu ili estas skribitaj bone? Mi opinias, ke vi eble skribis pri ili. Dankas por via kontrolo --Petr Tomasovsky 21:27, 2. Jun 2007 (UTC)
Saluton! Mi finis la lastan serion kaj provizore renomis. Ĉar oni forigis nian diskuton, mi kopiis la artikolnomojn al mia diskutpaĝo. Vikipediista_diskuto:Oryanw#Tradukataj kaj tradukitaj artikoloj pri lingvoj. Do pretas por aliaj. Aldone al tiuj mi proponas liston de Barataj lingvoj sur la ĝenerala diskutaej, Vikipedio:Diskutejo#Lando de la semajno (aŭ de la monato). --Bill O'Ryan ☺ ₪ 05:24, 10. Jun 2007 (UTC)
Bill O'Ryan ☺ ₪ 21:25, 19. Jun 2007 (UTC)
Mi pretas ankaŭ alŝuti krudaĵojn por plibonigi ĝermecajn artikolojn pri barataj lingvoj. Do kiam vi pretos preni novajn krudaĵojn skribu kion vi preferas - pri novaj lingvoj aŭ pri barataj lingvoj. Maksim 14:07, 23. Jun 2007 (UTC)
Mi finis la suprajn baratajn. Se bot faros krudaĵojn el la venezuelaj ĝermoj indikitaj ĉe Vikipedio:Lando de la monato, mi povos tre rapide trakti ilin. Intertempe, mi daŭrigos pri la supraj prokrastitaj hazardlandaj kvar. Bill O'Ryan ☺ ₪ 06:23, 4. Jul 2007 (UTC)
Saluton, Maksim. Mi ĵus vidis la artikolojn Granda durombo-dudek-dekduedro kaj Kvar-duon-sesedro kaj rimarkis, ke vi nomis ilin "uniformaj pluredoj". Ĉu ĝustas tiu vorto "uniforma", tie? Mi demandas ĉar laŭ revo "uniformo" estas "Kostumo, kies formo aŭ koloro estas samaj por ĉiuj anoj el la sama grupo". Amike, Raoni Sousa 19:57, 20. Jun 2007 (UTC)
pro viaj kontribuoj pri Listo de uniformaj pluredroj k.s.
Yves Nevelsteen 20:09, 26. Jun 2007 (UTC)
Hi. Please come back to Wikimedia Commons! Your input is needed on the various issues discussed at your user talk page and its archive. Thanks! — Jeff G. masquerading as 72.225.158.65 00:32, 11. Jul 2007 (UTC)
Esperinde, ke vi bone fartas! Bill O'Ryan ☺ ₪ 02:55, 13. Jul 2007 (UTC)
Koncerne la atentigon pri tio ke, por krei novan artikolon mi ne devas modifi kaj alinomigi la paĝon Helpo:Kiel krei paĝon, bv senkulpigi min : mi konfesas ke mi estas malofta kaj malregula kunlaboranto pro tempomanko (4 artikoloj en unu jaro ! Necesus vere multaj kiel mi por atingi la 100 000 artikolojn ;-), kaj, same kiel -Felipo Kastro 12:46, 19. Maj 2007 (UTC) (Pri konsiloj al novuloj), mi ne povas legi ĉiufoje la regularon, kaj, pro manko de alkutimiĝo... mi forgesas. Krome mi kutimas al aliaj sistemoj en kiuj oni invitas al redakto kaj trovas malplenan paĝon... kiun oni plenigas per teksto, kaj al kiu oni atribuas nomon. Fakte mi nun pli bone komprenas la logikon de la sistemo : antaŭ ol redakti, oni devas scii kio estas jam redaktita pri la temo. Amike. Henriko
Saluton Maksim, ĉu via roboto Maksim-bot ankoraŭ aldonas ŝablonojn pri commons? Se jes, ĉu ne estus pli bele aldoni nomon de nova sekcio kaj tien iom alian ŝablonon pri commnos? La ŝablonoj de via roboto estas alŝutitaj neordige. Mi korektis iom la ŝablonon kaj metis ĝin en kelkajn paĝojn. Bv vidi ekz. Kanado, Napoléon Bonaparte kaj tie en Aliaj projektoj kaj aliaj paĝoj. Komparu kun artikolo pri Lisbono, kie viaj ŝablonoj estas ankoraŭ nekorektitaj. Ĉion vi trovos en Helpo:Projekto, en Ŝablono:Projekto. Tial mi demandas vin: ĉu eblus korekti ĉion perrobote kaj aldoni perrobote la novan sekcion antaŭ Eksteraj ligiloj? --Petr Tomasovsky 09:17, 29. Jul 2007 (UTC)
Saluton, Maksim! Ĉu eventuale eblus uzi viajn robotojn por plenigi udmurtan vikipedion? La vikipedio bezonas iujn "ĝermojn" (urbojn, astrojn, jarojn ktp), kaj la nuntempa administranto kaj burokrato volonte partoprenus en tradukado.
Mi mem pretus okpupiĝi pri la projekto, se vi iom helpos al mi.
Amike, Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 09:31, 3. Aŭg 2007 (UTC)
Saluton, ĉu okazis io, pri kio mi ne scias? Mi sciis, ke ni uzas la formon xxx de LANDO por kategorioj. Esceptoj estis la riveroj. Ni devas klare skizi en regulo aŭ simila kiel nomi kategoriojn tiukaze. Nun estiĝas pli kaj pli da ĥaoso (por mi). Narvalo 12:37, 10. Aŭg 2007 (UTC)
Kara Maksim, dankon pro via laboro kaj respondo pri la ŝablono "Urbo de", kaj la multaj artikoloĝermoj pri komunumoj de Germanio. Mi respondis al vi, sed por ne plenigi vian paĝon, detale respondis tie, kie estas via detala komento, do en mia diskutpaĝo. Bonvolu rigardi tien.
Saluton, ThomasPusch 05:41, 22. Aŭg 2007 (UTC)
Kara Maksim,
Necesas movi ĉiujn artikolojn de la Kategorio:Francaj Departementoj al la Kategorio:Departementoj de Francio. Ĉu eblas fari tion per roboto ? Dankon pro via helpo, Thomas Guibal 11:33, 24. Aŭg 2007 (UTC)
you can find here Regards 217.233.118.117 20:50, 24. Sep 2007 (UTC)
Saluton! En via artikolo Tranĉo (geometrio) mi antaŭ kelkaj tagoj faris la korekton, i.a., ŝanĝinte la vorton "uniforma" al "unuforma". En la diskut-paĝo mi lasis mian komenton pri tio. Kial vi revenigis la paĝon al la antaŭa stato sen iel komenti tion, kion mi opiniis pri la afero? La formo "uniforma" estas klare misa, ĉar "uniformo" estas vesto. Mevo 20:22, 30. Sep 2007 (UTC)
Mi kreis {{Aldonaj}} kiun vi povas uzi anstataŭ {{Aldonaj bildoj}} kaj {{Aldonaj eksteraj ligiloj}} precipe kiam vi volus enmeti ambaŭ. AL ✉@₪ 06:51, 11. Okt 2007 (UTC)
Maksim, mi volas demandi vin, kie vi trovis nomojn "kaheligo, kahelado" kaj similajn kunmetaĵojn de tiuj vortoj rilate al geometriaj pluredraj figuroj? Ĉu ili estas tegitaj aŭ kovritaj per kaheloj? Kahelo ja estas plato el bakita kaj glazurita argilo. En PIV mi trovis nenian ligilon en paĝo pri "kahelo" al geometria signifo aŭ al la signifoj, kiujn vi uzas. Kiel tio estas en aliaj lingvoj? Mi scias traduki tiujn ĉi vortojn, sed neniam mi kunigus ilin kun spacaj pluredraj figuroj. Se tio ne ĝenos vin, bv respondi en mian diskutpaĝon. Petro@diskkont 20:25, 14. Okt 2007 (UTC)
Maksim, bv alinomi ĉiujn paĝojn de via robota projekto pri matematiko. Bv forigi la formon Vikipedio:Projekto Matematiko el ĉiuj tiaj paĝoj kreitaj de via roboto. Nun mi hazarde trovis paĝon, kiun mi verkis sendepende de la via. Ĉu ni kreos dufoje la paĝojn kaj poste ni trovos inter viaj robotaĵoj? Eĉ kun la terura traduko? Simple nomu ili tiel, kiel ili devus esti nomitaj, la eventuala malĝusta titolo estas ja alinomebla kaj pli facile trovebla. Dankon. Mi ne kontrolos ĉi tie vian eventualan respondon. Petro@diskkont 06:00, 1. Nov 2007 (UTC)
Maksim, mi opinias ke ĉi tia ligiloj estas neutilaj:
Amike salutas Yekrats 23:08, 25. Nov 2007 (UTC)
Saluton Maksim. Mi forigis ĉiujn malplenajn kategoriojn, kiujn vi menciis sur la paĝo de forigendaj artikoloj (dankon pro via laboro kaj atentigo !). Nura escepto estas la Kategorio:Distrikto Nordfriesland, kiu ankoraŭ entenas 80 artikolojn. Ĉu eblas movi ilin perrobote al Kategorio:Distrikto Norda Frislando ? Mi poste forigos ĝin. Antaŭdankon, Thomas Guibal 12:41, 24. Dec 2007 (UTC)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.