From Wikipedia, the free encyclopedia
Saluton Maksim, mi denove havas peton por vi. Ĉu eblas movi ĉiujn artikolojn de la Kategorio:Komunumoj de Finnlando laŭ alfabeto al la pli konvene titolita Kategorio:Komunumoj de Finnlando ? Antaŭdankas vin Thomas Guibal 10:11, 26. Dec 2007 (UTC)
Saluton, Maksim. Mi hodiaŭ prilaboris artikolon pri Neubrandenburg. Sed nun estas problemo pri la koloroj de la bildo Dosiero:Sitzverteilung Stadtvertretung Neubrandenburg 2005.png, uzataj por marki mandatojn de CDU kaj B90/Grüne. Ambaŭ sur mia malnova monitoro aperas nigraj por miaj okuloj. Ĉu eblus ŝanĝi la koloron por B90/Grüne al iu hela verdo? Povas esti, ke jam verdas, sed mia tekniko fuŝas verdajn kolorojn, tiel ke ili pli malhele aspektas ol ili eble estas. Dankon kaj ĝis baldaŭ. - Se vi ne sukcesos helpi, mi povos demandi en la germana vikipedio, ĉar tie ekzistas kelkaj fakuloj pri bildoj. Kore --Tlustulimu 18:51, 28. Dec 2007 (UTC)
Saluton Maksim,
Se vi mem ne vidis ĝin, mi atentigas vin pri la jena peto de Petro en la diskutejo : Vikipedio:Diskutejo#Estas_serĉata_roboto_por_ŝablono:Jaroj. Antaŭdankas vin Thomas Guibal 12:45, 8. Jan 2008 (UTC)
Mi pardonpetas! Mi ĵus finis forigadon de vasta iomo da tiaj bildoj. Ekde nun, mi lasos neuzatajn bildojn post kelkaj tagoj antaŭ forigo. Dankon pro via mesaĝo. -- Yekrats 18:06, 26. Jan 2008 (UTC)
Saluton, Maksim. Lastatempe mi esploras kun la Pywikipedia programaro, kaj starigis roboton YekratsBot, por fari tedajn laborojn en Vikipedio. Tamen, estus helpema se mi povas rigardi iom da antaŭan fontkodon. Ĉu vi mem verkis iom da la programado de MaksimBot? Mi ne aldonos novajn artikolojn, sed nur volas poluri ekzistantajn artikolojn per roboto. Antaŭdankon. Amike salutas Yekrats 13:32, 12. Feb 2008 (UTC).
Mi rimarkis en la historio de kelkaj paĝoj de Vikipedio ke multaj eroj temas pri diversaj botoj. Kio okazas? Mi ne rimarkis tiajn, kiam mi komencis labori por Vikipedio.
Donald Rogers
Saluton Maksim. Ĉu vi estus sufiĉe afabla por movi perrobote ĉiujn artikolojn de la Kategorio:Esperanto en Berlin al nova Kategorio:Esperanto en Berlino ? Antaŭdankas vin Thomas Guibal 13:22, 21. Feb 2008 (UTC)
Maksim-Boto kreis la jenajn [deziratajn] kategoriojn, kiaj nomoj ne estas ĝustaj. Ĝi faris ĝin per kopii bildojn de alilingvajn vikipediojn sen adapti la [[Kategorio:...]] enskribaĵojn. Bonvolu alinomi ĝin ĝuste per ŝanĝi la enskribaĵojn en ĉiaj kopiitaj bildoj.
Bonvolu ankau kontroli iuj aliaj kategorioj kiuj Maksim-Boto kreis per kopii bildojn aŭ artikolojn. Dankon! --Sebastian 03:40, 8. Apr 2008 (UTC)
Estimata, de kie vi prenis la vorton riproĉigo (geometrio) ? 'riproĉ'i' havas alian signifon en Esperanto (la sola kiun mi trovas en PIV). Kiu enkondukis tiun alian signifon ? kun kia pravigo ? Arno Lagrange ✉ @ ₪ 05:18, 16. Apr 2008 (UTC)
Dankon por Via reakcio ĉe nova artikolo (TVN24) de mi. Tamen mi devis malfari Vian kontribuaĵon, ĉar mi ĵus ekkreis artikolon pri informa televido. --Fiskot (diskuto) 19:30, 16. Maj 2008 (UTC)
Ĉu ekzistas ekvivalento al via laboro en la angla aŭ vi faras nur superfluajn artikolojn, alidirektilojn? Narvalo 19:37, 20. Maj 2008 (UTC)
Kompreneble mi konsideras ambaŭ artikolojn ne forigendajn, sed unuigendajn kaj me ne scias kiamaniere averti pri tio. Mi sendos (klopodos sendi tiun averton al ambaŭ aŭtoroj, ĉar mi tute ne kompetentas pri la temo, sed komprenetas, ke temas pri la sama koncepto.--kani 22:59, 22. Jun 2008 (UTC)
Yekrats destroyed your edits, especially spelling corrections. Please restore previous form of template except Yot not approved here. Thanks. Yekrats protected template, but I hope that you can overcome this. CBMIBM 11:12, 25. Jun 2008 (UTC)
German strict admins allows Heta in their templates:
Please restore Heta here: Template:Grekaj literoj Thanks. Only Yot is purged across wikis, not Heta. Heta article is approved - see here: Heto 91.94.85.123 17:08, 26. Jun 2008 (UTC)
Kara Maksim,
vi kundiskutis pri la temo Naciaj flagoj kun esperantaj dosieraj nomoj, sed ne tutklare prenis starpunkton. Ĉu vi volus konkretigi, ĉu vi subtenas aŭ tute kontraŭas la proponon de Thomas Pusch, por fini la diskuton?
Aidas 15:35, 28. Jun 2008 (UTC)
ⅾ tiu ĉi direktas en la angla al 500. Mi ne komprenas viajn superfluajn alidirektadojn. Narvalo 19:25, 8. Jul 2008 (UTC)
Kreante ŝablonon (aŭ importante ĝin ĉi tien ) bonvolu provizi dokumentadon por sciigi por kio ĝi utilas kaj kiel uzi ĝin. (Ekzemple {{DOI}}). Dankas Arno Lagrange ✉ @ ₪ 11:21, 13. Jul 2008 (UTC)
hazarde superrigardinte artikolon Preskaŭ ĉiuj mi rimarkis ke enestas teruraj lingvoeraroj. Ĉu ĉiuj matematikaj artikoloj estas tiel senzorge verkitaj ? Giganta estas do la korektotasko ! Arno Lagrange ✉ @ ₪ 20:32, 26. Aŭg 2008 (UTC)
Saluton, mi vidas, ke dum tempo vi enmetas multajn artikolojn pri matematiko, pri kiuj mi tute nenion komprenas, ĉar mi estas malfakulo pri tia temo. Mi dum monatoj klopodis bluigi la ĝistiamajn ruĝajn ligilojn en la Ideografia vikiarbo kaj nun la aspekto sufiĉe ŝanĝiĝis, tamen estus bone, ke ĉio bluiĝu, ĉu ne? Ekzemple pri matematiko estas nur malmultaj artikoloj ankoraŭ ruĝe, kiel en la tabeleto 1.6 Abstrakta mondo la estontaj artikoloj Spaco en matematiko, Spaco en Fiziko aŭ Surfaco. Krome estas aliaj pri Fiziko aŭ Kemio en la 1.1 kaj 1.2, sed tio eble jam ne estas via fako. Ĉu vi volos iam dediĉi iomete da tempo al tiuj tri artikoloj? Mi serĉas aliajn fakulojn pri la ankoraŭ malmultaj mankantaj temoj. Ofte alidirektilo sufiĉas.--kani 23:43, 10. Okt 2008 (UTC)
Hello, could you please let your bot do 30-40 edits on fr:wikipedia? It is very dificult to have an opinion about it without that. Thanks in advance. Clem23 14:39, 8. Nov 2008 (UTC)
´::Statut granted. BR. Clem23 12:47, 16. Nov 2008 (UTC)
Saluton Maksim,
Ĉu vi povus ŝanĝi ĉiujn "fruktarberoj" al "fruktarbaroj" ? Mi faris la saman stultan eraron en multaj artikoloj. Dankeme, Thomas Guibal 20:28, 19. Nov 2008 (UTC)
Mi rajtdonis al vi la statuson de revizianto, laŭ via peto. Ĝuu! -- Yekrats 20:57, 19. Nov 2008 (UTC)
Hi Maksim, i changed the code. These pages need to be checked (are directs and have interwiki links). Good luck, Multichill 12:34, 23. Nov 2008 (UTC)
Saluton, Maksim. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzeblaj sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:
{{Informo por dosiero |priskribo= |fonto= |aŭtoro= |dato= |permeso= |aliaj versioj= |rimarkoj= }}
Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:
Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.
Mi ĵus aranĝis la menciitan aldoneton al la novaj bildoj. Sed mi petas vin, ke vi estonte mem faru tion, se eblas. Se vi bezonas plian ŝablonon por tio, bonvolu peti la vikipediistojn de la ŝabalona projekto, por eviti duplikatojn. Kore --Tlustulimu 21:53, 26. Nov 2008 (UTC)
Kara Maksim,
ĉu via roboto povus ŝovi la paĝojn de iuj lagoj de la kategorio "Lagoj de Norvegio" al "Lagoj en Norvegio" kaj de "Lagoj de Nov-Zelando" al "Lagoj en Nov-Zelando"? Vi certe memoras la diskuton ĉu geografiaj, laŭlandaj kategorionomoj uzu la vorteton "de" aŭ "en", kio finiĝis favore al "en", sed multaj geografiaj, laŭlandaj kategorionomoj ankoraŭ ne estas adaptitaj - Ofte adapto simplas, ĉar en la kategorio nur estas manpleno da artikoloj, sed en la du supraj kategorioj estas tiom da artikoloj, ke permana ŝovado estus teda...
Mi nun ekvojas al silvestra renkontiĝo (ne-esperantista), sed rehejmos la 2-an de januaro. Se estas iuj demandoj, mi respondos tiam. Se ne estas demando, mi simple jam nun antaŭdeziras al vi bonan komenciĝon de la nova jaro!
ThomasPusch 13:45, 27. Dec 2008 (UTC)
PS: La samo validas por la du pliaj kategorioj "Lagoj de Rusio" (al "Lagoj en Rusio") kaj "Lagoj de Svedio" al ("Lagoj en Svedio")...
Kara Maksim, eble vi rimarkis ke mi faradas maŝintradukado al Esperanto. Unu el miaj celoj estas ke esperantaj vikipediistoj povu facile ricevi tradukitan version de la fontokodo de anglalingva, katalunlingva aŭ hispanligva versio de artikolo. Ĝuste nun eblas traduki HTML-paĝojn, sed la ideo estus ke la servo donu la vikipedian fontokodon. Mi pripensus ĉu vi ŝatus kunlabori, aŭ pere de speciala vortlisto kun matematikaj terminoj, aŭ pere de konsiloj aŭ eĉ programado de tradukilo por vikipedia fontokodo? --Jacob Nordfalk 03:45, 17. Feb 2009 (UTC)
Добрый день, Maksim! Надеюсь, Вас не смущает, что я пишу по-русски - я печатаю вслепую только на этом языке, а это очень экономит время. В своё время вы создали шаблон Ŝablono:Rusia urbo gm, а также большое количество статей по городам России - хорошая основа для дальнейшей работы. Приступив недавно к работе в ЭО-Википедии, я решил упорядочить и дополнить информацию по России, начав с шаблонов - по федеральным округам, субъектам Федерации и т.д. Дойдя до городов, хотел использовать вашшаблон, но, мне кажется, что стоит его немного усовершенствовать. Хорошо бы добавить рядом с гербом также и флаг (они теперь есть у многих городов, скоро будут у всех - закон обязывает), добавить ещё ряд позиций (города-побратимы, глава города, плотность населения, площадь и т.п.) и, главное, создать варианты для выбора субъекта Федерации, на территории которого расположен город. Общее слово regiono, на мой взгляд, не совсем подходит, поскольку им же обозначается один из видов субъектов РФ - край. Хорошо бы также сделать, чтобы незаполненные поля не выводились в статье - как это реализовано в шаблоне Ŝablono:Urbokadro. Я пробовал кое-что сделать в своём Vikipediisto:RG72/Provejo, но не силён в программных кодах, а потому просил бы Вашей помощи. Отшлифовав этот шаблон, можно было бы проставить его во всех существующих статьях по городам России, а затем перейти к созданию новых. В России, по-моему, не более 400 городов, так что я мог бы справиться в течение года-полутора. Словом, обращаюсь к Вам за помощью. Если, конечно, это Вам ещё интересно.--RG72 16:29, 19. Feb 2009 (UTC)
Via roboto enkategoriis homon en kategorion pri landoj. Nekredebla. Vidu jen: homo estas lando! Kerio 07:20, 8. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Maksim. Mi ĵus vidis en lastaj ŝanĝoj, ke vi okupiĝis pri artikoloj, kiuj temas pri izotopoj. Ĉu vi eventuale havus proponojn por la proveja ŝablono Ŝablono:Informkesto kemia elemento/provejo? Se jes, vi ja povas skribin ilin en la tiean diskutopaĝon. Kore --Tlustulimu 19:16, 24. Mar 2009 (UTC)
Saluton Maksim. Dankon pro via tre utila laboro pri la normaligo de la kategorioj! Sed en unu malgranda escepta okazo mi ne samopinias kun vi. Tute prave Kirnberger-agordo, Vallotti-agordo k.s. aperu en la (plurala) kategorio Kategorio:Agordoj (muziko), ĉar temas pri konkretaj specoj de agordoj. Sed Pianagordisto ne estas speco da agordo, sed io kio rilatas al agordoj. Kaj ĝuste por tiaj okazoj ekzistu la singulara kategorio Kategorio:Agordo (muziko). Vidu en Vikipedio:Nomoj de kategorioj#Ĝenerale kaj en Helpo:Kategorioj#La du bazaj specoj. Ankaŭ Agordofajfilo laŭ mi ne apartenas al la plurala kategorio, sed al la singulara. Ĉu vi samopinias? Amike, --PaulP - Disk. 07:41, 19. Maj 2009 (UTC)
Dankon pro via bonega laboro pri la Nobelpremiitoj. Mi jam ofte volis ekataki tiun taskon, sed sen roboto tio estas apenaŭ farebla. Ĉu vi povos fari same pri ekzemple Kategorio:Nobelpremio pri literaturo -> Kategorio:Nobel-premiitoj pri literaturo, Kategorio:Nobel-Premio pri Paco -> Kategorio:Nobel-premiitoj pri paco ktp? --PaulP 08:15, 22. Maj 2009 (UTC)
Saluton Maksim, ĉu vi ne eraras pri via ĵusa forigpropono pri kasteloj? Vidu kion diras la regularo: Kategorioj prefere havu la formon "X de Y"; nur kiam X estas naturaĵo kaj Y estas politika unuo aŭ kontinento, oni uzu "en" anstataŭe. En la supre menciita kazo oni do preferu "riveroj en Kanado", ĉar riveroj estas naturaĵoj kaj Kanado estas politika unuo. Aliflanke oni uzu "urboj de Kanado" kaj ne "urboj en Kanado", ĉar urboj ne estas naturaĵoj. Kore, --PaulP@diskkont 20:27, 22. Maj 2009 (UTC)
Maksim, mi ne same opinias kun via propodo de forigado de simile nomitaj kategorioj. Vidante, ke ili enhavas ŝablonon, ke tiu ĉi kategorio estas alidirektita, mi opinis, ke tiaj "mise nomitaj" kategorioj povas esti utilaj pro alia kaŭzo. Se oni enkategorios ion al tiu kategorio, oni povas facile ekkonstati, ke ekzistas alia, kiu estas "ĉefa" kategorio. Foriginte ilin povas estiĝi du (aŭ pluraj) simile nomitaj kategorioj. Kerio 07:16, 23. Maj 2009 (UTC)
Saluton Maksim, jen plia laboreto por via roboto. Ĉiuj artikoloj en Kategorio:Esperanto-vortaro devus esti movitaj al Kategorio:Esperanto-vortaroj. Dankon! --PaulP@diskkont 19:33, 27. Maj 2009 (UTC)
Если можно, проверьте, пожалуйста, правильность наименований статей в этой категории - что-то я не уверен в их точной эсперантизации, а лучше бы это сделать человеку, знающему русский (или белорусский) язык. Я бы потом соорудил для этих статей единый шаблон.--RG72 18:31, 29. Maj 2009 (UTC)
Kara Maksim, bv. rigardi la ĉi-supran peton. Ĉu farebla/farinda per via roboto? Dankon. --PaulP@diskkont 10:45, 31. Maj 2009 (UTC)
Saluton Maksim mi ekvidis ke vi kreis Nula leĝo de varmodinamiko kaj temo de artikolo uzas malpopularan vorton "varmodinamiko" anstataŭ termodinamiko. Mi ne scias kiu vorto estas pli bona, sed mi pensas ke oni devus uzi unu el ili konsekvence. Ĉiu el vortoj havas siajn avantaĝojn. Mi volus verki apartajn artikolojn pri termodnamika/varmodniamika leĝoj kaj volus uzi korektan nomon de tiu fako en esperanto --Arkadiusz Zychewicz 11:58, 23. Jun 2009 (UTC)
Mi volus proponi novan titolon por Ĝemela prima konjekto eble Konjekto pri ĝemelaj primoj estus pli komprenebla?
Pli bone uzi vorton "konjekto" aŭ "hipotezo"? --Arkadiusz Zychewicz 14:56, 30. Jun 2009 (UTC)
Saluton, Maksim. Mi ĵus konstatis erareton en multaj NGC objektoj kiuj estis trovitaj dum la monato de februaro, kie la monato estas literumita "fabruaro". Ekzemple, NGC 558 ktp. Mi trovis unun el ili, kaj poste trovis la jenajn ligilojn:
Ĉu eblas MaksimBot korekti ĉi tiun eraron? Verŝajne permana riparado estus tro teda. Kore salutas Yekrats 10:44, 2. Jul 2009 (UTC).
Saluton. Mi korektetas vian ĵusan enorman artikolon. mi trairas ankoraŭ la mezon, ĉar estas tre interesa artikolo. Mi korektetis kelkajn tajperarojn, akuzativojn aŭ iĝi kun akuzativo ktp. Mi havas proponon, ĉar aperas ofte la vorto dancoordigo eĉ kiel farota artikolo, kial ne ŝanĝi al dancordigo?, ĉar laŭ mia memoro la finaĵo -o restas en kunmetaĵo se necesas por prononcado aŭ eble por rekoni la vortoklason, sed ĉi tie laŭ mi ne estus necesa kaj dancordo estas taŭga vorto, kiun ĉiu rekonus.--kani 17:14, 8. Jul 2009 (UTC)
Mi ne komprenis tion: kial tiu versio estas en la artikolo, kaj tiu estas malneto? Ĉu ĝi estas malĝusta? CasteloBrancodiskuto 19:44, 23. Aŭg 2009 (UTC)
Kara Maksim,
bonvolu atenti la ĵusan diskuteron "Vikiprojektoj". Eble vi povas helpi...
ThomasPusch 11:27, 2. Nov 2009 (UTC)
Jes, ĵus mi volis skribi al vi la pri la sama punkto. --Esperantst 17:47, 2. Nov 2009 (UTC)
kara! bonvolu atenti ke SVG-bildoj (mapoj skemoj, ...) estas tradukeblaj. Anstataŭ ligi al nacilingvaj, bv konsideri esperantigi ilin. eekzemple ĉe Stratosfero Dankas pro la atento Arno Lagrange ✉ @ ₪ 21:27, 9. Nov 2009 (UTC)
Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Ĉu eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:37, 24. Dec 2009 (UTC)
Mi atentigas vin pri , eble vi povas helpi al Umberto. Narvalo 19:28, 5. Jan 2010 (UTC)
Saluton, kaj dankon pro via respondo. La necesajn ŝanĝojn en la titolo "[S]elektitaj grupaj ekspozicioj", kiu ofte aperis en artikolojn pri hungaraj artistoj, mi jam mane faris. Sed restas jenaj ŝanĝoj, kiujn mi jam diskutigis en Laboro por robotoj:
(Komparu ankaŭ Vikipediista_diskuto:Yekrats#Ebla_tasko_por_roboto.
Dankon pro la informo, ke necesas anonci tion en la diskutejo; mi opiniis, ke "Laboro por robotoj" estas la taŭga loko. Mi faros tiun ĉi anoncon kaj tiam rekontaktos vin.
– Umbert' 17:21, 6. Jan 2010 (UTC)
Saluton, Maksim. Mi hieraŭ vidis, ke vi kreis la ŝablonon {{Lin mald}}. Sed mi ne komprenas ĝian titolon. Ĉu ĝi estas iu mallongigo? Kore --Tlustulimu 14:58, 3. Mar 2010 (UTC)
Saluton, vi ĵus kreis pludirektilon de "CW komplekso" al CW-komplekso. Tion mi ne komprenas, ĉar "CW komplekso" ne estas laŭ la gramatiko de Esperanto (povus esti "CW-a komplekso"). Mi iom timas, ke kreado de misgramatikaj pludirektiloj kreas la impreson, ke en Esperanto ne ekzistas veraj gramatikaj reguloj, aŭ ke ĉiu povas krei siajn. Kion vi opinias pri tio? (Krome, la frazo "CW staras por fermaĵo-finia malforta" ne estas komprenebla, se oni ne scias la anglajn vortojn closed kaj weak.) – Umbert' 22:14, 15. Mar 2010 (UTC)
Saluton Maksim, por atentigi pri la konkurso Monato de Vikipedio, kiu celas plialtigi la kvaliton de la 1000 plej gravaj artikoloj, mi ŝatus marki la konkursajn artikolojn per unulinia ŝablona kesto kiu informas ke plibonigante tiun artikolon dum aprilo 2010 oni povas partopreni en la konkurso - kaj donas ligilon al la paĝo kun informoj pri ĝi. Ĉar la premioj en la konkurso estas multaj kaj valoraj, mi pensas ke tio povus instigi al plia aktiveco homojn, kiuj jam kun intenco eble iom kontribui venis al unu konkreta el tiuj artikoloj. Kaj ĉar mem en la konkursa ĵurio troviĝas sep aktivaj vikipediistoj, el kiuj kelkaj estas eĉ administrantoj, mi pensas ke tia atentigo pri la konkurso ne vekus protestojn ĉe iuj vikipediistoj - ja finfine temas pri iniciato kie iuj per propra mono strebas helpi al evoluo de tiu ĉi projekto. Do kaj ĉar mi rimarkas ke via roboto Maksimbot estas sufiĉe aktiva, mi ŝatus peti vin, ĉu vi povus pere de ĝi aldonon de tia ŝablono efektivigi. Mi eventuale mem povus la ŝablonon verki, tiel ke vi zorgu nur pri la programado. Ja mi mem ankaŭ foje faris robotan laboron, sed nuntempe tute ne havas la programojn instalitajn por tio, kaj tial mi preferas peti helpon de vi. Bonvolu reskribi al mi ĉu vi pretas helpi. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:49, 31. Mar 2010 (UTC)
Kial via roboto malplaĉas apostrofon? Zuazua 14:03, 7. Apr 2010 (UTC)
Saluton Maksim, mi vidis, ke vi kreis per via roboto paĝojn pri Germanaj komunumoj (ekzemple Lautenbach). Mi vidis ankaŭ, ke (preskaŭ) ĉiuj paĝoj ne enhavas la "references"-markon. Ĉu vi povas uzi vian roboton por enmeti la markon en ĉiuj paĝoj kreitaj de vi, kiuj ne enhavas la markon? Kore, --★ → Airon 17:10, 14. Apr 2010 (UTC)
Saluton, Maksim. Mi rimarkis, ke antaŭ kelkaj monatoj vi kreis per roboto la tre utilan liston Vikipedio:Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj DE kaj forestas en EO. Tio okazis en septembro 2009. Mi ne sukcesis trovi antaŭajn versiojn de la sama listo, por kompreni, ĉu rezultoj rimarkinde ŝanĝiĝas en la tempo de kelkaj monatoj. Eble ĝisdatigado povus esti utila, se vi jam havas pretan kodon kaj ĝi ne postulas grandan laboron de vi. :-) Kion vi opinias? Amike, --WinstonSmith 09:30, 5. Maj 2010 (UTC)
Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Capsot 18:27, 12. Jun 2010 (UTC)
Saluton Maksim, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Jujijo (diskuto • kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Insektovoro". La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion. |
Arno Lagrange ✉ @ ₪ 07:31, 24. Jun 2010 (UTC)
Saluton, Maksim. Trafoliumante liston de artikoloj sen intervikiaj ligiloj, por ligi ilin al alilingvaj vikipedioj, mi renkontis la artikolon Acidmordado, kiun vi verkis. Mi bedaŭrinde ne sufiĉe fakas pri la temo por trovi samsignifan esprimon en aliaj lingvoj, sed plej verŝajne ili ekzistas, ĉar ŝajne temas pri komunuza koncepto en materialscienco. Ĉu vi kapablus provizi intervikipediajn ligilojn al la artikolo, aŭ helpi min pri tio, ekz. klarigante kion ekzakte signifas "acidmordado" en aliaj lingvoj? Dankon, plej amike, --WinstonSmith 10:07, 12. Jul 2010 (UTC)
Kara Maksim,
mi prilaboris la ekzistantajn 12 ŝablonojn de metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Germanio, por igi ilin iom pli bone kompreneblaj en Esperanto (ili ja estis ekskluzive en la germana, transprenite el la germanlingva vikipedio). Daŭre ili bone funkcias, do mi ne fuŝis ion. Sed tamen mi konstatis, ke ŝablonoj de metadatumoj pri Bremeno (origine Metadaten Einwohnerzahl DE-HB) kaj pri Saksio-Anhalto (origine Metadaten Einwohnerzahl DE-ST) ŝajne ĝis nun ne kreiĝis, kaj mi faris ilin. Tamen la novaj ŝablonoj pri Bremeno (nur por Bremeno kaj Bremerhaven) kaj por Saksio-Anhalto (por multaj komunumoj) ŝajne ne funkcias, kaj mi ne trovas la eraron. Ĉu vi havas ideon kaj povas helpi?
Cetere al la ruĝlitera "erarotrovilo" Ŝablono:Metadaten Einwohnerzahl DEFehler laŭ nuna stato kondukiĝas nur ses paĝoj, el tute diversaj federaciaj landoj: Bremeno, Montabaur, Amberg (Supra Palatinato), Hofgeismar, Ratzeburg, Unterspreewald (komunumo), neniu el ili en Saksio-Anhalto, sed unu en la lando Bremeno. Ĉu vi povas klarigi kie en tiuj ses kazoj estas la eraro, kaj kiel forigi la fuŝon?
Sincere salutas, ThomasPusch 12:12, 14. Sep 2010 (UTC)
Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi ne scias, ĉu malantaŭ tio estas nur tragika eraro aŭ malica atako kontraŭ Esperanto. Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita.DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)
Hello Maksim, please see meta:Steward requests/Bot status#Removal of global bot status. Thank you! --UV 23:02, 30. Jan 2011 (UTC)
Saluton Maksim, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Airon90 (diskuto • kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ŝablono:Aldonaj eksteraj ligiloj". La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion. |
Hi,
Your bot hasn't edited fr.wikipedia.org for over a year and may lose its flag there. Would you object ?
Regards, Esprit Fugace 08:35, 27 Okt. 2011 (UTC)
Saluton, mi ĵus faris proponon ŝanĝi la titolon de la artikolo pri amikebla nombro, kiun vi kreis. Eble vi volas komenti. – Umbert' 13:03, 8 Jan. 2012 (UTC)
Saluton! Mi vidis ke vi kaj NicoRay estas vickreintoj de tiu paĝo, kiu nun aĝas preskaù du jarojn:
Vikipedio:Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj DE kaj forestas en EO/2010-03-26
Ĉu eblus ĝisdatigi ĝin, forigante la jam strekitajn artikolojn kaj aldonante novajn artikolojn kontrolontajn? Mi ŝatus helpi, sed kredas ke ekzistas roboto por tiu ĉi laboro. Mi ja helpos poste kontroli la artikolojn el la nova listo. Dankon. Ĝis! - SGC.Alex 09:06, 13 Jan. 2012 (UTC)
Kara Maksim, mi vidas ke en la e-lingva vikipedio vi ne plu redaktis de post fino de julio 2011, preskaŭ unu jaron. Do mi esperas ke vi entute sukcesas atentiĝi pri tiu-ĉi noto: Aperis problemo pri la tre eleganta sistemo de aŭtomata transpreno de aktualaj nombroj de loĝantoj el malmultaj listoj en unuopajn artikolojn kaj informkestojn, aparte en al informkeston {{Informkesto germania komunumo}}. La bonan sistemon laŭ modelo de alilingvaj vikipedioj laŭdinde instalis vi, kaj longe ĝi funkciis sen fuŝo. Bonvolu rigardi noton pri tio en la vikipedia diskutejo aŭ la jena diskutpaĝo, kaj se vi povas, tre aprezindus opiniesprimo de vi. Dankon, Aidas (diskuto) 11:41, 11 Jun. 2012 (UTC)
Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)
Estimata! Mi scivolas kial vi ade minuskligas kelkajn artikolnomojn, ekz-e ĉe Rejna Federacio, Honora Legio, kaj petas vin ne plu fari tion. Mi jam malfaris kelkajn viajn minuskligojn. Ili rompas la ĝisnunajn konvenciojn kaj sistemecon en esperanta Vikipedio. Se vi preferas alian formon, ekz-e minusklan, tiam bonvolu unue proponi la ŝanĝon en la diskutpaĝo por la artikolo kaj atingi interkonsenton inter la vikipediistoj. Ekz-e la Sankta Romia Imperio estas konsekvence skribita ĝuste tiel en multege da artikoltekstoj, artikolnomoj kaj kategorioj. Se oni decidus ŝanĝi, tiam oni ne nur ŝanĝu en unu aŭ du lokoj, kio ege rompus la sistemecon, sed tiam oni devus ŝanĝi konsekvence en multege da lokoj. Kiu faros tiun laboron? Do, bonvolu: Lasu majusklojn majusklaj, aŭ diskutu antaŭ ŝanĝo. Dankon! – Sincere, Moldur (diskuto) 07:31, 8 Maj. 2014 (UTC)
--- google translate --- Saluton Max,
Mi Laboras en videoludoj kaj volas uzi tiun bildon: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Platypus.jpg
Ĉu vi povas helpi min trovi la originan fotisto (Stefan Kraft) bonvolu? Ĉu vi konas lin? aŭ vi povas memori, kie vi trovis la foton?
Dankon! Sjors Jansen
--- google translate --- Привет Макс,
Я работаю над видеоиграх и хотите использовать это изображение: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Platypus.jpg
Вы можете мне помочь найти оригинальный фотограф (Стефан Крафт), пожалуйста? Вы его знаете? или вы можете вспомнить, где вы нашли картину?
Благодаря! Sjors Янсен
--- original message --- Hi Max,
I'm working on a videogame and want to use this picture: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Platypus.jpg
Can you help me find the original photographer (Stefan Kraft) please? Do you know him? or can you remember where you found the picture?
Thanks! Sjors Jansen
Hi, Maksim
I am from Sinhala Wikipedia. Recently the number of our Wikipedia articles have reduced, according to the page count indicators. (This happened in last March.) Did your Wikipedia face this same incident? If you have a time please check this and [reply here]. Thank you.--L Manju (diskuto) 07:05, 25 Jul. 2015 (UTC)
Saluton Maxim, ni havas problemojn kun la novaj regionoj en Francio. Oni devas ŝanĝi multajn artikolojn. Mi trovis duon automatikan metodon por korigi la artikolojn. Vi povas vidi ŝanĝojn faritajn kaj juĝi la kvaliton de la afero. Vidu ekzemple kontributoj de Pinof en Jura, Yonne, aŭ Côte-d'Or. Sed dum la laboro oni blokas mian konton. Vi povus plirapidigi la agon voĉdonanta en Vikipedio:Roboto/Permespeto. Antaŭdankon. Kore. --pino (diskuto) 08:45, 17 Jan. 2016 (UTC)
Laŭ mi estas Sánta, ja li estas skulptisto. Tio estas nur ortografia diferenco (Sántha). Se ne alvenas respondo de Zetey, estu "Sánta".--Crosstor (diskuto) 15:35, 31 Jan. 2016 (UTC)
Saluton. Mi sendis vian dosieron al Vikimedia Komunejo: File:Vektora bildo, ekzemplo.png. Ĉu vi volus aldoni permesilon; Krea Komunaĵo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:32, 2 maj. 2016 (UTC)
Uzanto-Diskuto:Maksim3#Kategoriigo. Gamliel Fiŝkin 19:53, 30 aŭg. 2016 (UTC)
7 sep. 2016, kun noto "sekcio: malnovaj mallongaj artikoloj":
Saluton Maksim, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Gamliel Fishkin (diskuto • kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Statoro". La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion. |
Stato: ne forigita
Maksim mi rimarkis ke via roboto antaŭ multaj jaroj (2007) kreis la artikolon Amatora radia konfirmkarto, ĝi multe kreskis kaj nun mi ŝatus alinomigi ĝin al Konfirmkarto (amatora radio) ĉar ĝi estas multe pli taŭga nomo ol tiu kiun ĝi havas nun ĉar ĝi estas iom stranga kaj ne kutima en radioamatora ĵargono. Ĉu vi havas iun opinion pri tio? Aŭ ĉu mi povas tion fari sen probleme? JabieroKubo (diskuto) 10:03, 18 jun. 2019 (UTC)
Saluton Maksim. Mi skribas al vi ĉar TEJO lastatempe arigis plurajn aktivulojn cele al universitata agado. Mi rimarkis ke vi estis la iniciatinto de la Projekto:Universitatoj. Mi planas revivigi ĝin ĉu vi pretas helpi min/nin? JabieroKubo (diskuto) 15:14, 25 sep. 2019 (UTC)
Saluton Maksim, mi kun bedaŭro konstatis ke vi ekde 2016 ne plu redaktas en vikipedio, kaj esperas ke en via vivo ĉio estas en ordo. Mi ĉiam aprezis viajn kontribuojn. Aktuale oni forordigas robotojn, kiuj dum pli ol tri jaroj ne laboris, kaj tie ankoraŭ estas via roboto, en pasintaj jaroj tre aktiva, sed ne plu ekde 2010. Se vi volus ke ĝi restu, simple laborigu ĝin iom, kaj mallonge atentigu min pri tio - tiam ĝi restos. La celo de la ordigo precipe estas elserĉi la eksajn robotojn kiuj nur havis sencon aldoni alilingvajn tekstojn ĝis kiam inventiĝis vikidatumaro, kaj via roboto faris multe pli kompleksajn agojn. Sed tamen, 2010 estas antaŭ pli ol tri jaroj. Se vi rapide vidos tiun ĉi noton, estos bone, se vi nur post longa tempo vidos ĝin, estu ĉiukaze salutata de mi. ThomasPusch (diskuto) 13:29, 7 feb. 2023 (UTC)
Saluton Maksim, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Taylor 49 (diskuto • kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Uzanto:Maksim/AA". La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion. |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.