From Wikipedia, the free encyclopedia
/arkivo1 ATENTU, mi estos vojaĝanta ekde morgaŭ matene, fakte mi ne povos respondi al iun mesaĝon facile. Dankon
Saluton Jonathaneo. Mi ekŝatis vian ŝablonon kaj tuj metis ĝin sur mian personan paĝon. Dankon pro ĝi ! Mi korektis viajn du lastajn artikolojn, kaj komparinte ilin al viaj antaŭaj, ŝajnis al mi ke vi iomete progresis (kvankam vi eraras ankoraŭ oftege). Daŭrigu tion, kuraĝon ! --Kristof 15:53, 12. Mar 2007 (UTC)
Ĉu vi povas minimume legi portugalan lingvon? Estas multaj informoj portugale Roberto 11:37, 23. Mar 2007 (UTC)
Saluton! Mi feliĉas ke vi lanĉas ĉi tiajn artikolojn.
Mi faris kelkajn redaktetojn al ili ambaŭ (ankaŭ al multaj el la artikoloj listitaj sur via uzantopaĝo. Por certigi ke mi ne fuŝis la sencon, eble vi bonvolus kontroli ilin per la klavo "Montru ŝanĝojn". Amike, Bill O'Ryan ☺ ₪ 21:54, 24. Apr 2007 (UTC)
Kiel dirite en la artikolo: La loko kaj dato de tiuj okazaĵoj ofte ne estas vaste dissciigita (sed tamen estas oficiala) por ke ne venu tro de kuriozuloj, kaj do la informo transdoniĝas buŝ' al orele. Ne, mi ne (jam) scias kie okazos la venontan renkontiĝon kaj mi dubas ke vi povos ekscii ĝin rete, sed eble... --Internaciulo 12:35, 25. Apr 2007 (UTC)
'rajtojo' estis mistajpo anst. 'rajtojn'. Mi jam korektis tion. Pri 'ŝli' (same kiel 'ri') mi ne emas uzi ilin ĉar ili estas ege disputataj. Mi preferas uzi pli klasikan kaj ne diskuteblan "ŝi aŭ li". Arno Lagrange ✉ 13:12, 12. Maj 2007 (UTC)
De kie vi prenis la ŝablonon Ŝablono:Mezprotekto ? Mankas la ŝablono {{[[Ŝablono:.|.]]}}. Mi trovis ĝin je fr:Modèle:· kaj kopiis ĝinal Wikitravel. Mi faris kelkaj lingvajn korektojn. Via ŝablono aperis dufoje ĉar ĝi estis enmetita en si mem. Kiel mi fakte povus helpi vin ? Arno Lagrange ✉ 12:21, 25. Maj 2007 (UTC)
Jen ĝi estas: Daŭripova nekresko! La artikolo ne stis bone ligita pro tiu kundinda XX-afero! Nun ĝi estas. Sed la artikolo restas disvolvigenda. --Internaciulo 12:00, 27. Maj 2007 (UTC)
Saluton, Jonathaneo, mi ĵus vidis ke vi laboras denove pri teceremonio, kaj tio memorigis min pri mesaĝo via, kiun mi ne respondis. Jes, ĉiukaze daŭrigu la tradukon el la franca! Aliaj poste povos aldoni aliajn detalojn el aliaj vikipedioj, personaj scioj ktp. Amike, --Bea 09:56, 14. Sep 2007 (UTC)
Saluton, samideano. Mi permesis al mi fari kelkajn lingvajn korektetojn de cia tekstprezento. Interalie, mi anstataŭigis deveni per fariĝi. Faru kion ajn ci volas de mia teksto, kaj ĝis ĵaŭdon! --Internaciulo 10:35, 2. Okt 2007 (UTC)
Bonan tagon, Mi estis lernanto en Saint-Brieuc, Bretonio. Mi certe aĝas pli ol da 1 jaro. Mi laboris en la kampoj kaj en vinejo. Senfina vojaĝanto, mi vojaĝis en Barato dum tri monatoj. Dum oktobro 2007 mi iros en Irlando, kaj en novembro en Brazilio en la loko nomita Bona Espero. Mi ne elektas organizatajn vojaĝojn aŭ klasikan manieron por viziti landoj aŭ popoloj. Sekvente la fraso de Descartes "Honesta homo estas miksita ulo" "un homme honnête est un homme mélé", mi miksasa min kun la aliaj pli ol proksima ke mi povas. Uzanta la retoj Pasporta Servo, Gastiga Servo kaj, WWOOF, vojaĝi devenas plezuron.
Bonan tagon! Mi estis studento en Saint-Brieuc, Bretonio. Mi certe aĝas pli ol 1 jaro. Mi laboris en agroj kaj en vinkelo. Senfina vojmigranto, mi vojaĝis en Barato dum tri monatoj. Oktobre 2007, mi veturos Irlanden kaj novembre Brazilen en loko nomita Bona Espero. Mi ne elektas organizitajn vojaĝojn aŭ klasikan manieron por viziti landojn aŭ gentojn. Laŭ la esprimo de Descartes: "Honesta homo estas miksita ulo" ("un homme honnête est un homme mêlé"), mi miksiĝas kun aliuloj kiel eble plej proksime. Uzante retojn kiel Pasporta Servo, Gastiga Servo kaj, WWOOF, vojaĝi fariĝas plezuro.
Pri tiu via nova artikolo, mi (kaj eble aliaj) ŝatos, ke iu (ĉu vi?) traduku la anglan tekston de la artikolo, kiun multaj el ni ne komprenas. Dankon. --kani 20:45, 19. Feb 2008 (UTC)
Mi devis multe korekti en tiom mallonga artikolo. Bonvolu pli ĝuste skribi aŭ traduki. Fakte mi ne ĉiam certiĝis pri kio vi volas diri. Alimaniere vi nur trapasos la taskon al alia aŭ fuŝos la artikolon.--Kanikanikani 19:06, 24. Mar 2008 (UTC)
Kutime vi aldonas interesajn artikolojn, tamen la lingvonivelo estas malsufiĉa, se ne diri fuŝa. Mi petus al vi, ke vi pli malrapide enmetu artikolojn, rigardu gramatikon aŭ serĉu helpon. Alimaniere estos en Vikipedio ankaŭ fuŝaj artikoloj, foje eĉ ne entute kompreneblaj. Mi opinias, ke pli bone estas malmultaj bonaj artikoloj ol multaj fuŝaĵoj.--Kanikanikani 19:04, 2. Apr 2008 (UTC)
Saluton, Jonathaneo! Mi ne volas malkuraĝigi vin verki artikolojn, sed vi devus vere provi plibonigi iom vian Esperanto-nivelon. Jen ligilo al Reta Vortaro, kie vi povas kontroli vortojn: sufiĉas entajpi la francan vorton por trovi la ĝustan tradukon. Mi konsilas al vi la interretan kurson de Boris Kolker, Vojaĝo en Esperanto-lando - vi certe multe profitos de ĝi. Bonan plulaboradon deziras al vi, --Bea 13:01, 14. Apr 2008 (UTC)
Estimata Jonathaneo, la dosiero Dosiero:ADL.jpg estas evidente kopirajtita. Laŭ la nova regulo Vikipedio:Regularo pri justa uzo, asertoj de justa uzo povas nur esti farita se certaj kondiĉoj estas plenumitaj. Vidu {{Informkesto justa uzo}} aŭ demandu al mi por plua informo. Kore salutas Yekrats 20:36, 30. Apr 2008 (UTC).
Jes, ĝi estas tre interesa, ĉu ne? Ĝia ideo similas al tiu de Esperanto. Unu el miaj filinoj estas valdorfa infanĝardenisto en Mazan, apud Avignon. La kosto varias laŭ la enspezoj de la gepatroj. Fakte, la kosto por ĉiu infana estas malpli granda en valdorfa lernejo ol en ŝtata lernejo, sed la ŝtatan monon oni rekte nek vidas, nek pagas. Amike, Bea 17:53, 4. Maj 2008 (UTC)
Kara Jonathaneo, dankon ke vi helpas kompletigi la mankantajn montegojn. Atentu iomete pri via lingvo - vi jam progresis, tamen ankoraŭ necesas multe fortostreĉi. Ofta eraro, kiun vi faras: "pli" kaj "plej"! "pli" estas komparativo: Do Himalajo estas pli alta ol Karakorumo. Sed superlativo estas "plej": La 14 plej altaj montoj (the 14 highest mountains). Amike DidiWeidmann 17:51, 1. Jun 2008 (UTC)
Saluton Jonathaneo, vi kreis ŝablonon pri diskoj. Mi korektis en ĝi vorton genro je ĝenro, ĉar genro ne havas la saman signifon kiel ĝenro. Se vi kreos pluajn paĝojn, kie aperos la ŝablono, bv uzi ĝenron. Kerio 15:50, 15. Aŭg 2008 (UTC)
Jonathaneo, mi volas anstataŭigi la supran bildon de libera dosiero. Ĝi estas nur uzata unu fojo en ŝablono, kaj vi estas la sola uzanto por tiu uzantoskatolo. Mi penas forigi ne-enciklopediajn bildojn kiuj kontraŭas la kopirajton de la artisto. Se vi povas akiri permeson de via amiko por uzi ĝin laŭ libera licenco (GPL, Krea Komunejo), ni povas konservi ĝin. Dankon! -- Yekrats 14:44, 5. Mar 2010 (UTC)
Bonvolu plusendi la repoŝton de Sebastian al permissions-eo@wikimedia.org, kaj mi traktos la dosieron per la ĝusta marko. Dankon pro via laboro! -- Yekrats 20:19, 8. Mar 2010 (UTC)
Saluton Jonathaneo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Airon90 (diskuto • kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kategorio:Thierry "titi" Robin". La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion. |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.