Mi esperantiĝis je la fino de 2001 kaj nuntempe mi estas direktoro de Esperanta Ambasadejo en Poŭzalegro, suda regiono de la brazila subŝtato Minas-Ĝerajso. Mi estas sacerdoto de la Spageta Fluganta Monstro, mi graduiĝis pri analizo de sistemoj kaj beletro en Nacia Universitato de Lavras. Mi estas esperantisto kaj multe ŝatas disvastigi Esperanton kaj uzi ĝin en mia ĉiutaga vivo.