![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/Kitagawa_Utamaro_portrait_%2528cropped%2529.jpg/640px-Kitagawa_Utamaro_portrait_%2528cropped%2529.jpg&w=640&q=50)
Utamaro
japana ukijisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kitagaŭa Utamaro (japane 喜多川 歌麿; naskiĝis en 1753; mortis en 1806) estis japana artisto, kiu aparte famiĝis pro siaj koloraj lignogravuraĵoj. Oni scias malmulton pri lia infanaĝo kaj liaj debutoj. Li foje uzis aliajn nomojn ol Utamaro: Yusuke, Yuki, Nobuyoshi, aŭ Toyoaki.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2d/Utamakura_%E6%AD%8C%E3%81%BE%E3%81%8F%E3%82%89_%28Poem_of_the_Pillow%29.jpg/640px-Utamakura_%E6%AD%8C%E3%81%BE%E3%81%8F%E3%82%89_%28Poem_of_the_Pillow%29.jpg)
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Utamaro | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | 北川 勇助 |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1753 (1753-01-01) en Kaŭagoe |
Morto | 31-an de oktobro 1806 (1806-10-31) (53-jaraĝa) en Edo |
Tombo | Senkō-ji (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio ![]() |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | ukijisto pentristo grafikartisto ![]() |
Verkoj | Moonlight Revelry at Dozo Sagami Three Beauties of the Present Day |
Fermi
Kiel kutime por japanaj lignogravuristoj, la arta temo de Kitagaŭa Utamaro estis la Ukijo-e, la efemera mondo. Li aparte konatiĝis pro siaj bildoj el la mondo de gejŝoj. La artisto uzis plej perfektigitajn teknikojn kaj tre nuancigis la kolorajn efikojn de siaj verkoj. Li apartenas al la artistoj kiuj aparte influis la franciajn impresionismajn artistojn.