Subŝtatoj de Usono
unu el la 50 ĉefaj provincoj de Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kvindek subŝtatoj de Usono kune konsistigas la federacion Usono. La individuaj landeroj kaj la usona federacia registaro dividas suverenecon inter si. Laŭ la Usona Konstitucio, la federacia registaro povas leĝofari nur pri aferoj specife donitaj de la Konstitucio (komparu pri Usona Kongreso). Ceteraj rajtoj propras de la individuaj subŝtatoj.