From Wikipedia, the free encyclopedia
La Urbodomo de Ráckeve estas impona historia monumento en mezo de Ráckeve.
En la sama loko estis jam urbodomo en la mezepoko. En la jaroj 1900 kaj 1901 oni konstruis modernan konstruaĵon kun turo por la fajrobrigado. En la konstruaĵo funkcias ankaŭ la urba juĝejo kaj la porinfana biblioteko. Nun la turo funkcias kiel elvidejo de turistoj.
La unuetaĝa urbodomo situas laŭ la trotuaro. Ornamaj kolonoj por lampoj borderas la trotuaron. La fasado estas simetria, la meza parto estas malgranda rizalito. Meze funkcias la enirejo, pli supre en la etaĝo balkono estas videbla, la plej supre la turo kun impona rondbalkono troviĝas. El la balkono estas videblaj ne nur la plena urbo, sed ankaŭ la proksimaj kampoj, tial pli frue la fajrobrigado uzis la balkonon por trovi tuj la eblajn fajrojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.