La Urbo de la artoj kaj sciencoj (Ciutat de les Arts i lesCiènciesvalencie, Ciudad de las Artes y las Ciencashispane) estas kultura konstruaĵaro lokata en Valencio. Ĝi estas publika firmao kiu apartenas al la Generalitato de Valencio.
Rapidaj faktoj Ciutat de les Arts i les Ciències Ciudad de las Artes y las Ciencias, turisma celloko • konstruaĵa komplekso • kultura centro • vidindaĵo • muzeo ...
Urbo de la artoj kaj sciencoj
Ciutat de les Arts i les Ciències Ciudad de las Artes y las Ciencias
La konstruaĵaro, desegnita de la arkitekto kaj inĝenieroSantiago Calatrava, kaj ankaŭ de Félix Candela, estis inaŭgurita la 16-an de aprilo 1998 kun la malfermo de la Hemisfèric. La palaco de la Artoj Reĝino Sofia estis prezentita la 9-an de oktobro 2005, la tagon de la Valencia Komunumo. La ponto de la Assut de l'Or estis inaŭgurita la 11-an de decembro 2008. La lasta elemento de la Urbo de la artoj kaj sciencoj, la Ágora, estis inaŭgurita novembre de 2009.
Post la granda inundo de Valencio de 1957, la fluejo de la rivero Turia kiu trairas Valencion estis devojigita. Ekde la 1980-aj jaroj, la eksa urbocentra parto estis transformita en ĝardenoj kaj promenejo por la urbanoj. La riverbuŝo de tiu antaŭa fluejo estas la konstruejo de la Urbo de la artoj kaj sciencoj. La komplekso situas en surfaco de 350 000 m².
En la filmo Morgaŭlando (Tomorrowland), unu el la scenoj havas la Urbon de la artoj kaj sciencoj kiel filmlokon. Kiel aspekte estonteca loko, la Urbo estis ankaŭ uzita en la sciencfikcia serio Westworld (tria sezono), en kiu la rakonto okazas en 2052.