Urbo Pärnu
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pärnu estas urbo en Estonio kie naskiĝis Henrik Seppik. La urbo apartenas al la distrikto Pärnumaa kaj estas ties administra centro, krome ĝi ekde novembro 2017 apartenas al urba komunumo Pärnu kaj estas ties administra kerno. Laŭ la stato de 2020 en Pärnu vivis 39 605 loĝantoj. La rivero Pärnu fluas tra la urbo.
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...
Urbo Pärnu | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo (estone linn) | |||||
urbo • Hansa urbo • turisma celloko | |||||
Administrado | |||||
Lando | Estonio | ||||
Distrikto | Pärnumaa | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 39 605 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 195 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 58° 23′ N, 24° 30′ O (mapo)58.38444444444424.498888888889 [+] | ||||
Areo | 33,15 km² (3 315 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Pärnu [+] | |||||
Fermi
Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. Ĝi tiam germanlingve havis la nomon Pernau. Al la urbo ankoraŭ apartenas pluraj vilaĝaj loĝlokoj ĉirkaŭe. Ekzemplo estas la loĝloko Paikuse, kie en 2009 okazis la 45-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.