Urbano la 1-a
papo de la katolika eklezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Urbano estis episkopo de Romo (222-230).
Rapidaj faktoj 17-a papo de la katolika eklezio, Persona informo ...
Urbano la 1-a | ||
---|---|---|
17-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Urban | |
Pontifiko | de 222 | |
ĝis 230 | ||
Antaŭulo | Kaliksto la 1-a | |
Sekvanto | Pontiano | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | en Romo | |
Morto | 19-an de majo 230 (0230-05-19) en Romo | |
Tombo | katakombo de Kaliksto [#] | |
Sanktulo, martiro | ||
Festotago | 25-a de majo | |
Patroneco | Mastriĥto, Toledo, Troyes, Valencio; vitejoj, vino, vinkultivistoj, barelistoj; kontraŭ ebrieco, artrito, frosto, fulmotondro kaj fulmo | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Eŭsebio de Cezareo mencias lin en sia Historio de la Eklezio. Ekzistas epigrafo Coemeterium Callisti kun lia nomo, sed pri lia vivo oni scias nenion. La eklezio nomas la 25-a de majo kiel lia memortago, parolas pri granda nombro da konvertitoj, inter ili Valeriano, edzo de la sankta Cecilia, kaj lia frato Tiburtio. Oni diras, ke li mortis kiel martiro kaj entombiĝis en la Coemetarium Praetextati.
Sankta Urbano la 1-a estas patrono de Mastriĥto, Toledo, Troyes kaj Valencio; de la vitejoj, vino, vinkultivistoj kaj barelistoj; kontraŭ ebrieco, artrito, frosto, fulmotondro kaj fulmo.
La funkcio kiel patrono de la vinkulturistoj ekestis per intermikso kun la sankta Urbano de Langres.