Rubanda alaŭdo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Rubanda alaŭdo aŭ Upupalaŭdo (Alaemon alaudipes), estas specio de birdo de la familio de Alaŭdedoj, kiu reproduktiĝas en dezertoj el la insuloj de Kabo-Verdo tra multe de norda Afriko, tra la Arabia duoninsulo al Sirio, Afganio kaj ĝis okcidenta Pakistano.
Rubanda alaŭdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rubanda alaŭdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Alaemon alaudipes ( Desfontaines, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu ĉi alaŭdedo estas birdo de dezertoj kaj duondezertoj. Ili nestumas surgrunde, kie la ino demetas 2 ovojn, kiuj estas kovataj de ambaŭ gepatroj. La tipa manĝo de semoj estas suplementita per insektoj dum la reprodukta sezono.
Temas pri granda, svelta, longkrura alaŭdo. La plenkreskulo 19-22.5 cm longa estas ĉefe sablokolore bruna supre kaj pala sube, kun kelka brusta striado. Malkiel plej parto de aliaj alaŭdoj, la Rubanda alaŭdo estas distingebla specio dumfluge, pro nigroblanka rimarkinda bildo en ties larĝaj flugiloj, kio fakte havigas la specion de la nomo Rubanda alaŭdo.
La flugilbildo, longa kurba beko kaj la malrapida flugilfrapo de la kantoflugo rememoras la upupon, el kio la specio ricevas ankaŭ la nomon Upupalaŭdo. Maskloj, inoj kaj junuloj de tiu ĉi specio estas similaj en aspekto.
La montra ceremonio de la Rubanda alaŭdo inkludas rapida grimpoflugo sekvita de vertikala plonĝo per fermitaj flugiloj. La alvoko estas ondeca zriii, kaj la kanto, farita dumfluge, estas serio de tristeca trilado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.