From Wikipedia, the free encyclopedia
Unuodisko estas disko sur ebeno de radiuso 1, aŭ ekvivalente du-dimensia unuoglobo.
Se ne estas alie precizigita, la unuodisko sur kartezia ebeno estas la unuodisko ĉe la fonto de koordinatoj, la eno de la unuocirklo.
Fermita unuodisko estas aro da punktoj, kies distanco de la centro estas malpli ol aŭ egala al 1. Malfermita unuodisko estas aro da punktoj, kies distanco de la centro estas rigore malpli ol 1.
Konsideru ni unuodiskojn rilate al aliaj metrikoj. Ekzemple, kun la Manhatana metrik kaj la Ĉebiŝova metriko diskoj aspektas kvadratoj (kvankam la subaj topologioj estas samaj kiel la eŭklida metriko).
La areo de la eŭklida unuodisko estas π kaj ĝia perimetro estas 2π. Kontraste, la perimetro (rilate al la Manhatana metriko) de la unuodisko en la manhatana geometrio estas 8. En 1932, Stanisław Gołąb pruvis, ke en metriko rezultanta el normo, la perimetro de la unuodisko povas preni ajnan valoron inter 6. kaj 8, kaj ke ĉi tiuj ekstremaj valoroj estas akiritaj se kaj nur se la unuodisko estas regula heksagono aŭ paralelogramo respektive.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.