Unukalia glutamato
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kalia glutamato aŭ C5H8KNO4 estas kalia salo de la ne-esenca aminoacido glutamata acido. Ĝi estas uzata kiel aldonaĵo por manĝaĵo ofte vendata kiel nutro-suplemento. Ĝi havas la HS-kodo 29224220 kaj la E-nombro E622. Komercaj nomoj inkluzivas Ajinomoto, Vetsin, kaj Accent. Ĝi iame estis farita de gluteno de tritiko, sed nun ĉefe farita de bakteria fermentado. Glutamato de kalio helpas en la funkciado de la ĉeloj, koro, renoj, nervoj, acido-baza ekvilibro kaj muskoloj.
Kalia glutamato | ||||
Plata kemia strukturo de la Unukalia glutamato | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia glutamato | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 540778-10-7 | |||
ChemSpider kodo | 13228 | |||
PubChem-kodo | 23669634 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | blanka solidaĵo | |||
Molmaso | 185,22 g·mol-1 | |||
Solvebleco | Akvo:Tute solvebla | |||
Mortiga dozo (LD50) | 18900 mg/kg (buŝe) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R36/37/38 | |||
Sekureco | S24/25 S26 S27 S36/37/39 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H311, H318, H360Fd | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P280, P305+351+338, P308+313, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kalio kaj glutamato estas la plej abundaj jonoj en ĉiu vivanta ĉelo. Dum kalio plenumas gravan rolon en la konservado de la ĉelŝvelado kaj bufrigo pri la negativaj ŝarĝoj de la nukleaj acidoj, la plej grava funkcio de la glutamato estas kiel universala donanto de amino-grupoj. Krome, ambaŭ jonoj estas okupitaj pri osmoprotektado en bakteriaj ĉeloj.