From Wikipedia, the free encyclopedia
La Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) (france "Union des démocrates et indépendants") estas franca dekstre centrisma[2],[3] kaj centrisma, fondita de Jean-Louis Borloo la 18-an de septembro 2012[4], sur la datumbazo de la samnoma grupo en la nacia Asembleo. UDI konsistas el diversaj partioj, kiuj konservas sian ekziston, tiel konsistigantaj federacion de partioj.
Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) | |
---|---|
Union des démocrates et indépendants (UDI) | |
(Partio) | |
partio | |
Lando | Francio |
Ĉambro | nacia Asembleo |
Estro | Jean-Louis Borloo (prezidanto) |
Vicprezidantoj | Jean Arthuis, Jean-Christophe Fromantin, Chantal Jouanno, Sophie Auconie |
Ĝenerala sekretario | Laurent Hénart, Jean-Christophe Lagarde |
Proparolantoj | Philippe Vigier, Maurice Leroy |
Fondiĝo | La 18-an de septembro 2012 |
Ĉefa sidejo | 22bis, rue des Volontaires, Parizo, 15-a arondismento |
Koloro(j) | violkolora, hele blua |
Ideologio | centrismo, liberalismo Kristana demokratio, socialliberalismo Ekologiismo, eŭropa federaciismo humanismo |
Pozicio | dekstre centrisma, centrisma |
Nacia Asembleo |
François Zocchetto (UDI-UC) 30 / 577 |
Senato |
Jean-Louis Borloo (UDI) 31 / 348 |
Eŭropaj deputitoj |
Joseph Daul (PPE) 6 / 74 |
Prezidantoj de departementaj konsilioj |
11 / 101 |
Membroj | 50 000 deklaritaj (2013)[1] |
Retejo | www.parti-udi.fr |
Se UDI spektis malvenkon de sia eliranta deputito Henri Plagnol, sed estis kontenta pri la venko de Meyer Habib okaze de la parta deputita baloto en la 8-a deputita distrikto de la francoj instaliĝintaj ekster Francio.
Por estontaj municipaj balotoj, UDI volas esti « aliancita sed konkura » al UMP.
Por la eŭropaj balotoj de 2014, la partio esperas profiti de sia eŭropa heredaĵo por atingi bonan rezulton[5].
La 5-an de novembro 2013, Jean-Louis Borloo, prezidanto de UDI, subskribis kun François Bayrou, prezidanto de Demokrata Movado (MoDem), ĉarton, kiu unuigas la du partiojn en komuna politika unuo, "La Alternativo", kun ambicio konduki komunajn listojn en la venontaj naciaj, eŭropaj kaj regionaj balotoj same kiel organizi primaran baloton komunan al la centrismaj partioj por elekti kandidaton por la prezidenta baloto de 2017[6].
UDI estas partio ariganta la sekvantajn naciajn politikajn movadojn :
La Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj (CNIP), kiu estis unu el la fondintaj partioj de UDI estis eksigita sekve de decido de la plenuma estraro de UDI la 10-an de septembro 2013, tiu lasta konsideris ke la unuanima subteno de la estraro de CNIP al sia prezidanto Gilles Bourdouleix konstitigas fundamentan rompon de ĉiu politika interkonsento inter UDI, ties valoroj kaj projekto, kaj CNIP[9]. La paroloj de la prezidanto de CNIP Gilles Bourdouleix pri la senhejmuloj ekigis viglan polemikon kaj indignon. Li diris ke Hilter eble ne sufiĉe mortigis ilin. Tiuj paroloj kostis al li la anecon en la movado[10].
La parlamenta grupo UDI disponas je 30 deputitoj en la franca nacia Asembleo. Ĉiuj estas anoj de UDI kaj preskaŭ ĉiuj subskribis la fondintan pakton[11] :
UDI estas registrita en la Senato en la parlamenta grupo Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj - UC (UDI-UC), nova nomo de la 23-a de oktobro 2012 de Centrisma kaj Respublika Unuiĝo (UCR), el kiuj 29 el la 32 anoj kuniĝis al la partio :
Noto: La senatanino Sophie Joissains estas ano de UDI, sed decidis plu sidi en la grupo de la senatanoj el UMP « pro fideleco al Jean-Claude Gaudin »[14]. Same estas por Alain Chatillon, kiu decidi resti aligita al la grupo UMP.
UDI havas 6 eŭropajn deputitojn : 1 el Radikala Partio (PR) (Dominique Riquet); 2 el La Moderna Maldekstro (Marielle Gallo kaj Michèle Striffler); 2 el Nova Centro (NC) (Sophie Auconie kaj Jean-Marie Cavada) kaj 1 el Unuiĝo por Popola Movado (UMP) (Christine de Veyrac)[15].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.