Unua Mondmilito
milito ekde 1914 ĝis 1918, okazinta trans la mondo, sed kies centro estis en Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Unua Mondmilito (1914–1918) estis la unua milito, en kiu implikiĝis nacioj, kiuj etendiĝis trans pli ol duono de la terglobo, tial mondmilito. La milito estis inter la Aliancanoj (ĉefe Britio, Francio, Italio, Rusio kaj Usono), kies bazo estis la Triopa Entento, kaj la Centraj Potencoj, ankaŭ misnomataj Centraj Imperioj (Germanio, Aŭstrio-Hungario, la Otomana Imperio kaj Bulgario).
Rapidaj faktoj mondmilito • historia epoko, Daŭro: ...
Fermi
Oni kutime nomis ĝin La Granda Milito (aŭ iafoje en la angla La milito por fini ĉiujn militojn), ĝis la komenco de la Dua Mondmilito, kvankam la esprimo mondmilito estis lanĉita jam en 1920.
Iuj kleruloj rigardas la unuan mondmiliton kiel la unuan fazon de (nova) 30-jara milito, kiu daŭris de 1914 ĝis 1945.