Universitato de Pavio
universitato en Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Pavio en Pavio, Lombardio, Italio, estis fondita en la 13-a de aprilo 1361 de la imperiestro Karlo la 4-a, unue nomita "Studium Generale", kaj poste, agnoskita de la papo Bonifaco la 9-a kun la samaj rajtoj de la Universitato de Bolonjo kaj de Parizo. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.
Rapidaj faktoj universitato de Pavio Università di Pavia, publika universitato ...
Fermi
La universitato entenas la Muzeon pri Natura Historio, kreita por edukaj celoj, en 1771, de Lazzaro Spallanzani (1729-1799), profesoro pri natura historio de la universitato.