universitato en la urbo Lubeko de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Lubeko – germane oficiale Universität Lübeck – estas universitato en la urbo Lubeko de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio en Germanio. Ĝi fondiĝis en 1964 kiel Medicina Akademio (Medizinische Akademie), ekde la jaro 1973 havas la nomon Medicina Altlernejo (Medizinische Hochschule), ekde1985 la nomon Medicina Universitato (Medizinische Universität) kaj ekde 2002 la nunan nomon Universitato de Lubeko (Universität Lübeck). La universitata kampuso situas en la historia urboparto Sankt Jürgen - Sankta Georgo - la suda parto de la urbocentro. En 2021 la universitato havis sume 5 968 studentojn. Aliflanke, en ĝi havis entute kunlaborantojn.
Universitato de Lubeko Universität Lübeck | |||||
---|---|---|---|---|---|
la akvoturo kaj horloĝoturo, parto de la eksa psikiatria kliniko | |||||
publika universitato | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1964 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 53° 50′ 13″ N, 10° 42′ 21″ O (mapo)53.836910.7058 | ||||
lando | Germanio | ||||
urbo | Lubeko, Ŝlesvigo-Holstinio, Germanio | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 5 968 vd (stato: 2021) | ||||
nombro de kunlaborantoj | (stato: ) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Ekde 2015 la universitato estas organizita kiel fondaĵa universitato, ĝi nun estas dividita en la sekciojn de komputiko/teknologio, medicino kaj natursciencoj. La esplorkampoj ĉe la interfaco inter medicino, komputiko, vivsciencoj kaj teknologio inkluzivas la areojn de infekto kaj inflamo, cerbo, hormonoj, konduto kaj biomedicina inĝenierado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.