Universitato Torcuato di Tella
Privata universitato en Argentino / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Torcuato Di Tella Universitato (hispane Universidad Torcuato Di Tella, akronime UTDT aŭ La Di Tella) estas neprofitcela privata universitato fondita en 1991. Ĝi troviĝas en Bonaero, Argentino, kaj estas koncentrita unuavice sur sociaj sciencoj.
Rapidaj faktoj Informoj, fondodato ...
Universitato Torcuato di Tella | ||
---|---|---|
![]() | ||
universitato ![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | 1991 | |
Situo | ||
Geografia situo | 34° 33′ 17″ S, 58° 26′ 45″ U (mapo)-34.554722-58.445833 | |
lando | Argentino | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
| ||
Fermi
Je la bakalaŭro, la universitato ofertas la sekvajn kursojn: komerca administrado, ekonomiko, juro, politika scienco, internaciaj rilatoj, sociaj sciencoj, historio kaj arkitekturo. Je la majstra nivelo, la universitato ofertas larĝan gamon de pli ol 34 diplomiĝaj programoj.
En diversaj rangotabeloj, precipe en la magistroprogramoj en Politiko, Internaciaj Rilatoj (2011) kaj Ekonomiko (MBAoj / Majstro de Ekonomiko), la UTDT okupis ĉefajn poziciojn en Latin-Ameriko (2021).