La Universitato Mastriĥto (nederlandeUniversiteit Maastricht, akronime UM) estas publika universitato situanta en Mastriĥto, Nederlando kiu estis establita en 1976 kaj do estas la dua plej juna inter la 13 nederlandaj universitatoj [1]. Ĝis 2020, ĉirkaŭ 21,000 studentoj studas en la universitato, kun 55% el ili estas eksterlandanoj (dum preskaŭ 20% de la kunlaborantaro de la universitato ankaŭ havas eksterlandan civitanecon) [2]. Duono de la studprogramoj estas en la angla kaj la ceteraj estas instruataj parte aŭ plene en la nederlanda. La universitato estas konsiderata unu el la plej bonaj en Nederlando. Ĝi estas la plej granda el la kvar universitatoj en Limburgo.