Uljanovsko
urbo en Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Uljanovsko (ruse Ульяновск) (ĝis la jaro 1924 Simbirsk (Симбирск)) estas granda urbo en Rusio, administra centro de Uljanovska provinco. Situas sur Ĉevolga Altaĵo, surborde de riveroj Volgo (Kujbiŝeva Rezervujo) kaj Svijaga en loko de ilia pleja proksimeco. Troviĝas je 890 kilometroj oriente de Moskvo.
Rapidaj faktoj Ульяновск ruse, Centro de UljanovskoCentro de Uljanovsko ...
Uljanovsko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ульяновск ruse | |||||
Centro de Uljanovsko | |||||
urbo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Rusio | ||||
Provinco | Uljanovska | ||||
Ĝemelurboj | vd. la liston | ||||
Poŝtkodo | 432000–432999 | ||||
Aŭtokodo | 73, 173 | ||||
Telefonkodo | (+7) 8422 | ||||
Kodo laŭ OKATO | 73401 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Sergej Panĉin | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 613 334 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 935 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 54° 19′ N, 48° 22′ O (mapo)54.31666666666748.366666666667 [+] | ||||
Alto | 150 m [+] | ||||
Areo | 316,9 km² (31 690 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ulyanovsk [+] | |||||
| |||||
Fermi
Fondita en la jaro 1648 laŭ ukazo de la caro Aleksej Miĥajloviĉ kiel fortikaĵo por defendi orientajn limojn de la Moskva ŝtato kontraŭ razioj de nomadoj.
Loĝantaro 615 306 homoj (2013).
La internacia telefona kodo estas +7 8422, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj.
En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1898) kaj 2 flughavenoj.
Uljanovsk estas naskiĝurbo de Vladimir Uljanov (Lenin).