Ukraina hrivno
valuto uzata en Ukrainio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La hrivno (ukraine гривня; IFA:[ˈɦrɪu̯nʲɑ]) ekde la valuta reformo de la septembro 1996 estas la valuto de la ŝtato Ukrainio. La valuta kodo laŭ ISO 4217 estas UAH, la oficiala valuta simbolo la signo . Unu hrivno konsistas el 100 kopekoj (ukraina nomo latinliterigita singulare kopijka, plurale kopijok).