lando en centra Afriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ugando (Uganda) formale la Respubliko de Ugando[1][2], estas senhavena ŝtato en orientafriko . La lando limas okcidente al Demokratia Respubliko Kongo (Kongo-Kinŝaso), norde al Sudano, oriente al Kenjo, sude al Tanzanio kaj sudokcidente al Ruando. La limo kun Kenjo kaj Tanzanio parte kuras tra Viktoria lago, la tria plej granda lago de la mondo [3].