Uelgi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Uelgi (ruse Уелги) estas dolĉakva basentipa lago centre de Kunaŝaka distrikto, Ĉelabinska provinco, Rusio, sur Transurala ebenaĵo.
Uelgi | ||
---|---|---|
lago | ||
Situo | Kunaŝaka distrikto, Ĉelabinska provinco, Rusio | |
Datenoj | ||
Situo sur mapo | ||
neniu | ||
Koordinatoj | 55° 47′ N, 61° 33′ O (mapo)55.78333333333361.55 | |
Surfaca areo | 50 km²f5 | |
Maksimuma longo | 12 kmf6 | |
Maksimuma larĝo | 6 kmf7 | |
Akva volumeno | 0,1387 km³dep1f8 | |
Maksimuma profundo | 3,8 mf10 | |
Averaĝa profundo | 2,3 mf11 | |
Areo de la akvospegulo estas 50 (laŭ iuj datumoj — 60,3) km². Akvovolumeno estas 138,7 milionoj da km². Fiksa reziduo de la akvo estas 3339,3 mg/litro.
Averaĝa profundeco estas 2,3 metroj, la pleja profundeco — 3,2 ĝis 3,8 metroj (laŭ datumoj de 1969 la maksimuma profundeco atingis 7 metrojn).
En la lago loĝas karasoj, karpoj, eŭropa perkoj, peledoj (Coregonus peled), Coregonus lavaretus maraenoides, ezokoj, foksenoj (Phoxinus).
Laŭlonge de la bordoj kreskas skirpo (aparte abunda ĉe marĉaj areoj sur la nord-orienta bordo). Sur la sud-okcidenta bordo troviĝas vilaĝo Kanzafarovo, 1 km for de la norda bordo situas malloĝata vilaĝo Uelgi, sur la orienta bordo staras du ĉasdomoj kaj akvopumpejo, sur la suda bordo situas muelejo. Sude la lago ligiĝas per akvoflueto al lago Kunaŝak. 2 km for de la suda bordo staras distrikta centro, vilaĝo Kunaŝako.