Uĝĝen
From Wikipedia, the free encyclopedia
Uĝĝen laŭ hindia lingvo उज्जैन estas metropolo en la samnoma distrikto Uĝĝen (Ujjain) en la subŝtato Madja-Pradeŝo en Barato.
Uĝĝen | |||
---|---|---|---|
Metropolo | |||
| |||
urbo urbego antikva urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 515 215 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 282 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 11′ N, 75° 47′ O (mapo)23.18277777777875.777222222222 [+] | ||
Alto | 490 m [+] | ||
Areo | 157 km² (15 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 515 215 loĝantoj sur areo de 157 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 282 loĝantoj/km². Ĝi estas la kvina plej granda urbo en Madja-Pradeŝo laŭ loĝantaro kaj estas la administracia centro de la distrikto Ujjain kaj de la divizio Ujjain.[1]
Ĝi estas fama hindua pilgrimejo kaj la fama Kumbhamela okazas tie ĉiun 12-an jaron.[2] Ankaŭ la fama templo Mahakaleŝvar Ĝjotirlinga estas en la centro de la urbo. Antikva urbo situa sur la orienta bordo de la rivero Kŝipra, Ujjain estis la plej elstara urbo en la Malŭa altebenaĵo de centra Barato dum multo de sia historio. Ĝi iĝis la politika centro de centra Barato ĉirkaŭ la jaro 600 a.K.
Ĝi estis la ĉefurbo de la antikva regno Avanti, nome unu el la Dek ses grandaj regnoj. Ĝi restis grava politika, komerca kaj kultura centro de centra Barato ĝis la komenco de la 19a jarcento, kiam la brita administraciistoj decidis disvolvigi Indaur kiel alternativo. Ujjain plue restis grava pilgrimejo por Ŝivistoj, Viŝnuistoj kaj Ŝaktistoj.[3]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/Elephant_in_Ujjain.jpg/640px-Elephant_in_Ujjain.jpg)