From Wikipedia, the free encyclopedia
Turoj Abraĝ al-Bajt (arabe أبراج البيت, angle Abraj Al Bait Towers), ankaŭ Turhotelo Mekka Reĝa Horloĝo (angle Mecca Royal Clock Tower Hotel), estas nomo de alta konstruaĵaro kun centra nubskrapulo de grupo Saudi Binladin Group en Mekko, Saud-Arabio.
Turoj Abraĝ al-Bajt | |||
---|---|---|---|
konstruaĵa komplekso nubskrapulo horloĝturo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | postmoderna arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Dar Al-Handasah • Mahmoud Bodo Rasch vd | ||
Estiĝo | 2012 | ||
Malfermo | 2011 | ||
Areo | 1 500 000 m² | ||
Lando | Sauda Arabio vd | ||
Situo | Mekko | ||
Situo | |||
Geografia situo | 21° 25′ 8″ N, 39° 49′ 35″ O (mapo)21.41888888888939.826388888889 | ||
| |||
Posedata de | Saudi Binladin Group • Sauda Arabio vd | ||
Retejo | https://theclocktowers.com/ | ||
Ĝi estis inaŭgurita en 2011. Ĝi estas luksa hotelo de la eŭropa Accor-entrepreno, la nubskrapulo altas 601 metrojn kun 95 etaĝoj kaj estas tiel plej alta konstruaĵo de Sauda Arabio, la dua plej alta konstruaĵo de la mondo, post Burĝ Ĥalifa en Dubajo (828 m).
Arĥitekture, la ĉefturo imitas la horloĝan turon Big Ben kaj kroniĝas sur longa pinto per duonluna simbolo. La elrigardejo estas en alto de 558 metroj. Ĝis alto de 400 metroj, la kontraŭaĵo konsistas el ŝtalbetono. Super tio oni konstruas el ŝtalo.
La konstruaĵo havas utilan surfacon de pli ol 1 milionoj da kvadrataj metroj kaj povas akcepti pli ol 30.000 pilgrimantojn, gastojn.
La subgrundaj laboroj komenciĝis en 2004, la supergrundaj laboroj en 2006. Oni atingis en somero de 2010 alton de 500 metroj kaj muntis la grandegan horloĝon al la turo. La maksimuman alton de 601 metroj oni atingis la 6-an de julio 2011 per lokigo de la pinto. La duonluno havas diametron de 23 metroj kaj estas enirebla.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.