![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/99/Achaltekkiner.jpg/640px-Achaltekkiner.jpg&w=640&q=50)
Turkmena ĉevalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Turkmena ĉevalo estis raso de orientaj ĉevaloj el la stepoj de Centrazio, nune formortinta. Ili influis sur multaj aliaj ĉevalrasoj, kiaj la Pursangulo. Kelkaj ĉevalaj rasoj de Irano kaj Turkmenio nuntempe estas ankoraŭ referencataj kiel Turkmenaj, kaj havas similajn karakterojn.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/99/Achaltekkiner.jpg/320px-Achaltekkiner.jpg)
Modernaj descendantoj estas la Aĥaltekeo, la Iomud (nomita ankaŭ Jamud), la Goklan kaj la Noĥorli.[1]