Tuloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tuloj (hispane ankaŭ nomataj "guna" aŭ "kuna") estas indiĝena popolo kiu loĝas en Panamo kaj Kolombio. Propralingve, ili nomiĝas Dule aŭ Tule kio signifas indiĝeno - ekzemple: merguidule (amerika indiĝeno) dulemarnega (indiĝena popolo). Loĝantaro estas sume 50 000.
Rapidaj faktoj etno, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
Ilia lingvo nomiĝas dulegaya (lingvo de la popolo).
Inter la jaroj 1951 kaj 1954 la esperantlingva ĵurnalisto kaj mondvojaĝanto Tibor Sekelj esplorvizitis la tulojn de la regiono Guna Yala de Panamo, kaj menciis tiun viziton en sia verkaro.