From Wikipedia, the free encyclopedia
La tua lingvo aŭ mongura lingvo (ĉine simpligite 土族语, pinjine Tǔzúyǔ; ankaŭ latinliterigite Monguor, Mongour kaj Mongor) estas membro de la mongola lingvaro kaj de ties branĉo de ŝirongolaj lingvoj. Ekzistas pluraj dialektoj, parolataj precipe de la tuoj. Iuj lingvistoj dividas la lingvon en du branĉojn, nome Mongghul en la aŭtonoma distrikto Huĵu Tu kaj Mangghuer en la aŭtonoma distrikto Minhe Hui kaj Tu. Dum Mongghul historie ricevis fortan influon de la tibeta lingvo, Mangghuer simile forte influiĝis fare de la norma ĉina lingvo. Skriba normo estis rekomendita por la branĉo Mongghul fine de la 20-a jarcento, sed ĝis nun tiu normo malmulte uzatas.
Tua lingvo | |
Moŋɡuer | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Shirongolic | |
Parolata en | Ĉinio: provincoj Ĉinghajo kaj Gansuo |
Parolantoj | 152 000 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
| |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | mjg |
ISO 639-3 | mjg |
Glottolog | tuuu1240 |
Angla nomo | Monguor |
Franca nomo | monguor |
Mongolaj numeraloj kiel la sekvaj nur uzatas en la dialekto Mongghul, dum parolantoj de Mangghuer transprenis numeralojn de la ĉina lingvo.
Esperanto | Mongole | Tue | |
1 | Unu | Nigen | Nige |
2 | Du | Qoyar | Ghoori |
3 | Tri | Ghurban | Ghuran |
4 | Kvar | Dörben | Deeran |
5 | Kvin | Tabun | Tawun |
6 | Ses | Jirghughan | Jirighun |
7 | Sep | Dologhan | Duluun |
8 | Ok | Naiman | Niiman |
9 | Naŭ | Yisün | Shdzin |
10 | Dek | Arban | Haran |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.