Trujillo (Hispanio)
municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Trujillo estas urbo kaj municipo de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 8 605 loĝantoj sur areo de 655 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 loĝantoj/km². Ĝia graveco estas ĉefe historia kaj monumenta. Ĝi estas la naskiĝloko de la hispanaj konkerantoj Francisco Pizarro kaj Francisco de Orellana. Impona statuo de la unua surĉevale, en la centra placo, estas la ĉefa simbolo de la urbo. Aliaj monumentoj estas la kastelo, la preĝejoj de Sankta Maria (13-a jarcento) kaj Sankta Francisko, kaj multnombraj palacoj.
Rapidaj faktoj Administrado, Ŝtato ...
Trujillo | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Regiono | Ekstremaduro | ||||
Provinco | provinco Kacereso | ||||
Komarko | Tierra de Trujillo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 10200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | José Antonio Redondo Rodríguez | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 8 605 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 28′ N, 5° 53′ U (mapo)39.465277777778-5.8788888888889 [+] | ||||
Alto | 564 m [+] | ||||
Areo | 655 km² (65 500 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Trujillo (Spain) [+] | |||||
Fermi