![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0a/Spot_the_difference.png/640px-Spot_the_difference.png&w=640&q=50)
Trovu diferencojn
From Wikipedia, the free encyclopedia
Trovu diferencojn estas enigmo, kie du versioj de bildo vidiĝas flanke unu de la alia. Kutime, la originala bildo estas maldekstre, kaj la ŝanĝita bildo dekstre. Tiu ekzercado utilas kiel lernilo por plibonigi la vid- aŭ atentokapablon. Fojfoje anstataŭ bildoj oni uzas fotojn, nuntempe facile manipuleblaj per komputilaj programoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0a/Spot_the_difference.png/640px-Spot_the_difference.png)
Kelkaj homoj kapablas samtempe rigardi ambaŭ bildojn per po unu okulo kaj tiel rapide trovi la diferencojn.