![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f8/Abrolhos_North-Island2.jpg/640px-Abrolhos_North-Island2.jpg&w=640&q=50)
Tropaŝtado
From Wikipedia, the free encyclopedia
La tropaŝtado estas ekscesa paŝtado per aldomigitaj bestoj, plej ofte per bovoj, ŝafoj aŭ kaproj. Tropaŝtado okazas, kiam la paŝtitaj bestoj formanĝas pli da vegetaĵoj ol povas rekreski en la sama tempo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f8/Abrolhos_North-Island2.jpg/320px-Abrolhos_North-Island2.jpg)
ene de la barilo abunda plantokresko, ekstere: multaj formortintaj arbustoj, grundo eksponita al erozio. Foto el Houtman-Abrolhos-Arkipelago
Tropaŝtiĝo estas troa paŝtiĝo fare de la brutoj, kiu estigas damaĝojn al vegetaĵaro kaj grundo. Do, tiu ĉi fenomeno (tropaŝtiĝo) povas okazi sendepende de homa interago (paŝtado), nature ekz. fare de kaproj sur insulo.