From Wikipedia, the free encyclopedia
Trnovec nad Váhom, hungare Tornóc estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Šaľa.
La urbo situas laŭ maldekstra bordo de Váh, kontraŭe troviĝas Šaľa, laŭ ĉefvojo Nové Zámky-Galanta, laŭ fervojo Budapeŝto-Vác-Bratislavo.
La unua mencio skribe okazis en 1113 en formo Durmuz, tiutempe reĝaj fiŝistoj loĝis tie. La turkoj detruis la vilaĝon en 1530, la fortikaĵeton en 1559. Nova baroka preĝejo konstruiĝis en 1725. En la 19-a jarcento 15 da akvomuelejoj funkciis. En 1910 en la vilaĝo loĝis 2458 da loĝantoj (2236 hungaroj, 199 slovakoj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Vágsellye. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la urbo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en la vilaĝo 2541 da homoj (1900 slovakoj kaj 607 hungaroj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.