Trinombro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Trinombro aŭ trialo estas gramatika nombro ekzistanta en tre malmultaj lingvoj de la mondo. Ĝi signas tri objektojn de sama speco kaj inter la vivaj lingvoj aparte troveblas en la aŭstralia lingvaro kaj la aŭstroneziaj lingvoj. Ekzemple ĝi ekzistas en la pronoma sistemo de la lingvo Sursurunga, parolata de ĉirkaŭ 3000 homoj sur la insulo Nov-Irlando de Papuo-Nov-Gvineo.
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri lingvistiko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |