pluredro kun 8 edroj From Wikipedia, the free encyclopedia
Okedro estas pluredro kun 8 edroj. La regula okedro estas platona solido komponita el de 8 egallateraj trianguloj. En ĉiu vertico kuniĝas 4 edroj.
Okedro | |
Plia nomo | Triangula kontraŭprismo |
Klaku por rigardi turnantan bildon | |
Speco | Regula pluredro Trianguledra pluredro |
Vertica figuro | 3.3.3.3 |
Bildo de vertico | |
Bildo de reto | |
Simbolo de Wythoff | 4 | 2 3 |
Simbolo de Schläfli | {3,4} kaj |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Indeksoj | U05 C17 W2 |
Simbolo de Bowers | Oct |
Verticoj | 6 |
Lateroj | 12 |
Edroj | 8 |
Edroj detale | 8{3} |
χ | 2 |
Geometria simetria grupo | Oh |
Duedra angulo | arccos(-1/3) ~= 109,47122° |
Duala | Kubo |
Bildo de duala | |
La okedra geometria simetria grupo estas Oh de ordo 48. Subgrupoj de ĉi tiu grupo estas D3d (ordo 12), la geometria simetria grupo de triangula kontraŭprismo; D4h (ordo 16), la geometria simetria grupo de kvadrata dupiramido; Td (ordo 24), la geometria simetria grupo de rektigita kvaredro. Ĉi tiuj simetrioj povas esti emfazitaj per malsamaj dekoracioj de la edroj.
Ĝi estas tri-dimensia kruca hiperpluredro. Ĝi estas ankaŭ triangula kontraŭprismo.
La regula okedro havas 6 verticojn kaj 12 randojn, ĉi tio estas la minimumo inter diversaj okedro; neregulaj okedroj povas havi 12 verticojn kaj 18 randojn.[1]
Estas kvar grava specoj de okedroj kun duedra simetrio:
La vorto okedro estas malofte uzata en ĉi tiu ĝenerala senco ĉar ĉi tiuj pluredroj ne havas gravajn komunajn propraĵoj.
Karteziaj koordinatoj de verticoj de dudekedro centrita je la nulo de koordinatoj kun longo de lateroj 31/2:
La areo A kaj la volumeno V de regula okedro de randa longo a estas:
Tial la volumeno estas kvaroble pli granda de tiu de regula kvaredro kun la sama randa longo, kaj la surfaca areo estas duoble pli granda (ĉar estas 8 sed ne 4 trianguloj).
La eno de la kombinaĵo de du duale lokigitaj kvaredroj estas okedro, kaj ilia kombinaĵo stelokangulopluredro, estas la sola steligo de okedro.
Okedroj kaj kvaredroj povas esti alterne uzataj por formi vertico-unuforman, latero-unuforman kaj edro-unuforman kahelaro de spaco.Ĝi estas unu el la 28 konveksaj unuformaj ĉelaroj. Ankaŭ estas kahelaro el okedroj kaj kubokedroj.
La okedro povas ankaŭ esti konsiderata kiel rektigita kvaredro.
Vico inter kvaredro kaj ĝia dualo:
Kvaredro |
Senpintigita kvaredro |
Okedro |
Senpintigita kvaredro |
Kvaredro |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.