Tri gemoj
je budhismo, la triopo de la budho, la darmo kaj la samgo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La tri gemoj nomitaj ankaŭ Tri Juveloj, Tri Trezoroj, Tri Rifuĝejoj aŭ Triobla Gemo, estas tri konceptoj en kiuj budhanoj rifuĝas kaj kiujn ili serĉas por gvidado en la procezo konata kiel rifuĝado.
Pliaj informoj Palie, Sanskrite ...
Tri gemoj | |
---|---|
Tradukoj de त्रिरत्न (Triratna) | |
Palie | tiratana |
Sanskrite | त्रिरत्न (Triratna) |
Japane | 三宝 (sambō) |
Terminaro de Budhismo | |
Fermi
La tri gemoj de budhismo estas la tri fundamentoj de budhisma praktiko. Laŭ la esperantista bikŝuo Yaniguti, rifuĝo al la tri gemoj faras la komunan devizon, bazon, kaj eniran pordon por la tuta budhanaro.[1]
La tri gemoj estas la jenaj:[1][2][3]
- Budho[1]
- Laŭ la interpreto, povas esti la historia budho Gaŭtamo aŭ budheco: la kapablo kiu ekzistas en ĉiuj estuloj por atingi vekiĝon.
- Darmo[1]
- La instruoj de la Budho, la vojo al vekiĝo.
- Samgo[1]
- La komunumo de homoj, kiuj atingis vekiĝon kaj kapablas helpi aliajn budhanajn praktikantojn atingi ĝin. Ankaŭ uzita pli amplekse por paroli pri la tuta komunumo de praktikantaj budhanoj aŭ la komunumo de budhanaj gemonaĥoj.