Triĉapitra skismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Per triĉapitra skismo aŭ skismo de la tri ĉapitroj oni indikas disiĝon ene de la tiama kristana eklezio kreita inter la 6-a kaj 7-a jarcentoj, okazigita de nombra grupo de episkopoj, precipe okcidentaj, kiuj interrompis la rilatojn kun aliaj episkopoj kaj kun la papo, reĵetante la dekretojn de la Dua koncilio de Konstantinopolo de 553. La disiĝo daŭris ĉirkaŭ unu jarcento kaj duono kaj kuntrenis vastan teritorion, inkluzivante la Nordon de Italio, Dalmation kaj Ilirion.