urbo en Nov-Ĵerzejo, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Trenton estas la ĉefurbo de la usona ŝtato Nov-Ĵerzejo. Ĝiaj koordinatoj estas 40° 13′ N, 74° 45′ U (mapo)40.216666666667-74.75 .
Trenton | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Nov-Ĵerzejo kantona sidejo vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Lando | Usono | ||||
Subŝtato | Nov-Ĵerzejo | ||||
Kantono | Mercer | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 90 871 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 276 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 13′ N, 74° 46′ U (mapo)40.220277777778-74.765833333333 [+] | ||||
Alto | 16 m [+] | ||||
Areo | 21,25 km² | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Trenton, New Jersey [+] | |||||
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 90 871 personoj sur areo de 21,249168 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 276 loĝantoj/km². Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de kantono Mercer. Simila al plejparto de Nov-Ĵerzejaj urboj, Trenton estas regita per urbestro-konsilantaro sistemo de urba regado (La urbestro kaj konsilantaro kune regas la urbon). Trenton foje mallonge estis la ĉefurbo de Usono.
La batalo de Trenton estis malgranda sed grava batalo dum la Usona Revolucia Milito kiu okazis matene de la 26-a de decembro 1776. Post kiam la generalo George Washington kun armea unuo trapasis la riveron Delavaron norde de Trenton la antaŭan nokton, Washington kondukis la kernon de la Kontinenta Armeo kontraŭ la soldatoj el Hesio kazernigitaj ĉe Trenton. Post mallonga batalo, preskaŭ la tuta Hesia soldataro estis kaptita, kun apenaŭaj perdoj ĉe la flanko de la usonanoj. Tiu batalo ege stimulis la antaŭe malfortan milit-spiriton de la Kontinenta Armeo, kaj inspiris reenlistigojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.