Tremañes-Carreño (stacidomo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tremañes-Carreño (hispane Estación de Tremañes-Carreño) estas fervoja haltejo situanta en la konsilio de Ĥiĥono en la Princlando Asturio. Ĝi estas parto de la mallarĝŝpura reto funkciigata fare de Renfe Operadora tra ĝia komerca divizio Renfe Cercanías AM. Ĝi estas integrita en la kerno de Cercanías Asturias. Ĝi apartenas al linio C-4 (iama F-4) kiu ligas Cudilleron kun Gijón.
Rapidaj faktoj Originala nomo, fervoja stacidomo ...
Tremañes-Carreño | ||
---|---|---|
Originala nomo | Estación de Tremañes-Carreño | |
fervoja stacidomo | ||
Situo | ||
Lando | ![]() | |
Loko | Ĥiĥono | |
Geografia situo | 43° 31′ 43″ N, 5° 41′ 42″ U (mapo)43.528549-5.694869 | |
Ecoj | ||
Trakoj | 1 | |
Kajoj | 1 | |
Historio | ||
Administrado kaj utiligado | ||
Proprietulo | Adif | |
Trafikanto | Renfe Cercanías AM | |
Kodo | 05203 | |
Linio | ||
Fermi
500 metrojn sudoriente troviĝas samnoma haltejo ĉe la fervoja linio Langreo, uzata de la linio C-5 kiu iras inter Laviana kaj Gijón.