Tranĉfloro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tranĉfloro estas floro, kiu estas kultivata por fari aranĝaĵojn, bukedojn, girlandojn ktp. La floroj aŭ flortigoj estas vendataj plej ofte sen radikoj. La flortigoj estas rikoltataj kiam la floro au floraroj estas maturaj fortranĉante ilin de la planto. Tranĉfloroj estas uzataj por dekori kaj kiel donaco.