Tramvojo de Riffelalp
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tramvojo de Riffelalp (germane Riffelalptram) (RiT) estas 675 metrojn longa etŝpura fervojo en la svisa Kantono Valezo, kiu estas anoncita kiel "la plej alta tramlinio de Eŭropo". Ĝi kondukas de stacio Riffelalp sur la Gornergrat-Fervojo ĝis 2211 m super marnivelo al la Hotelo Riffelalp kaj funkcias nur de meze de junio ĝis meze de oktobro. La ŝpuro estas 800 milimetroj.
Rapidaj faktoj tramtransporto, Ĝeneralaj informoj ...
Tramvojo de Riffelalp | |
---|---|
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Zermatt Svislando |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 13-a de julio 1899 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 0,675 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 2 |
Nombro de stacioj | 2 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 800 mm |
Transportisto | Riffelalp Resort 2222m |
Fermi