![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2a/Zurich_Be_4-6_Tram_2000_2094_Kalkbreite.jpg/640px-Zurich_Be_4-6_Tram_2000_2094_Kalkbreite.jpg&w=640&q=50)
Tramtransporto en Zuriko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tramtransporto en Zuriko (germane Strassenbahn Zürich) (nomita Züri Tram en Svislando) estas la ĉefa publiktransporta provizanto en la svisa urbo Zuriko. Ĝi estis malfermita en 1882 kiel normalŝpura ĉevaltira fervojo kaj kelkajn jarojn poste la ŝpuro estis ŝanĝita. La de tiam metroŝpura reto nun estas servita per 18 linioj.
Tramtransporto en Zuriko | |
---|---|
![]() | |
Tramo Be 4/6 "Tram 2000" + Be 2/4 "Pony" | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Zuriko, ![]() |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 1882 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 122,7 km |
Nombro de linioj | 17 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 000 mm |
Transportisto | Verkehrsbetriebe Zürich (VBZ) |
La transportentreprenoj respondecaj por tramoperacioj estas Verkehrsbetriebe Zürich (VBZ), Verkehrsbetriebe Glattal (VBG), Aargau Verkehr (AVA) kaj Forchbahn (FB), kiuj estas integritaj al la Zürcher Verkehrsverbund (ZVV). La Forchbahn-linio estas oficiale parto de la Zurika S-Bahn reto kiel S18.
La akumulita longo de la tramlinioj estis 122,7 kilometroj en 2018, kaj la totala trakolongo kun funkciigaj trakoj estis 168 kilometroj. Ĉiujare, 202,6 milionoj da pasaĝeroj estas transportitaj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/18/Tramnetz_Z%C3%BCrich_2024.png/640px-Tramnetz_Z%C3%BCrich_2024.png)