Tramtransporto en Venecio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tramtransporto en Venecio (itale Rete tranviaria di Venezia) estas sistemo de tramvojo sur pneŭoj (aŭ gvidata buso) formanta parton de la publika transporto en Venecio, Favaro Veneto, Mestre kaj Marghera, tri urbetoj de la urbo kaj distriktkomunumo Venecio, nordoriente de Italio.
Rapidaj faktoj Ĝeneralaj informoj, Loko ...
Tramtransporto en Venecio | |
---|---|
Tramo Translohr STE4 sur ponto della Libertà | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Venecio, Mestre Italio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 2010 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 20 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de stacioj | 23 + 14 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | Actv |
Fermi
Ekde 2015, la tramo estas ligita al Piazzale Roma (la ĉefa busstacidomo) en Venecio.
La tramvojo uzas Translohr tramojn sur pneŭoj.