![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/Modern_streetcar_to_King.jpg/640px-Modern_streetcar_to_King.jpg&w=640&q=50)
Tramtransporto en Toronto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tramtransporto en Toronto (angle Toronto streetcar system) estas unu el la sistemoj de publika transporto servantaj la urbon Toronto, en la provinco Ontario en Kanado. Ĝi konsistas el dek unu linioj administrataj fare de "Toronto Transit Commission", la publika firmao respondeca por administrado de la publika transporto de la urbo. La tramreto, kies plej granda parto estis konstruita en la 19-a jarcento, estas plejparte koncentrita en la centraj distriktoj de la urbo, same kiel sur la marbordoj de Lago Ontario. Male al novgeneraciaj tramoj kiuj veturas pli ofte sur siaj propraj koridoroj, la historiaj tramlinioj de Toronto partigas sian itineron kun aŭtotrafiko, kie haltoj estas faritaj laŭ la peto de vojaĝantoj, kiel estas la kazo por busoj. Tamen kelkaj linioj profitas, sur ĉio aŭ parto de sia itinero, el dediĉita fervoja sistemo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/88/TTC_streetcar_map.svg/640px-TTC_streetcar_map.svg.png)
![]() | |
---|---|
![]() | |
Moderna tramo | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Toronto, Ontario![]() |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 1861 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 83 km |
Nombro de linioj | 11 |
Nombro de stacioj | 685 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | Toronto Transit Commission |