From Wikipedia, the free encyclopedia
Tramtransporto en Luksemburgo estas tramtransporto en la ĉefurbo de Luksemburgio.
Tramtransporto en Luksemburgo | |
---|---|
Tramo Luxtram en Luksemburgo | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Luksemburgo Luksemburgo |
Transportsistema speco | tramtransporto |
Komenco de trafiko | 10an de decembro 2017 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | Luxtram |
Ĝis 1964 tramoj veturis en la urbo. La unua fazo de nova tramlinio, Luxtram, malfermiĝis la 10an de decembro 2017. Lige kun la tramo, estis malfermita stacidomo Pfaffenthal-Kirchberg, kie la alteca diferenco kun la tramlinio estas transpontita per funikularo. La dua fazo kun plilongigo de la tramlinio de Pfaffenthal-Kirchberg al Stareplatz / Étoile estis malfermita la 27-an de julio 2018. La konstruado de la tria fazo (Stäreplatz / Étoile - Centra Stacio) komenciĝis la 29an de oktobro 2018 kaj estis komisiita fine de 2020. En la sekva fazo, la tramlinio plilongiĝos al "Cloche d'Or". La tuta 16,4 km-tramlinio finiĝos en 2025, kun la etendo de 3,9 km al la flughaveno. En la urbocentro estas itineroj sen ĉenlinio, kiuj estas ekipitaj per APS.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.