Tramtransporto en Częstochowa
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tramtransporto en Częstochowa estas la dua plej nova tramsistemo (post Olsztyn) sur teritorio de Pollando, en Częstochowa. La unua tramlinio estis malfermita la 8-an de marto 1959. Ekde septembro de 2012, funkcias 3 linioj kun suma longeco 33,4 km kaj 32 haltejoj. La tramsistemo uzas normalan ŝpuron (1435 mm). Tramtransporton en Częstochowa sekurigas Miejskie Przedsiębiorstwo Komunikacyjne w Częstochowie (MPK Częstochowa) (esperante: Urba Transporta Kompanio en Częstochowa).
Tramwaje w Częstochowie | |
---|---|
PESA 129Nb sur linio 3 | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | ![]() |
Transportsistema speco | tramtransporto |
Komenco de trafiko | 1959 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 33,4 km |
Nombro de linioj | 4 |
Nombro de stacioj | 32 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 14,7 km |
Transportisto | MPK Częstochowa |
Meza rapido | 15,6 km/h |
Mapo | |
![]() | |
Tramtransporto konsistas el la norda-suda tramvojo, kiun parte uzas ĉiuj tramlinioj (el Północ per Tysiąclecie, Centro, Trzech Wieszczów ĝis Ostatni Grosz). Tie, la tramlinio 1 veturas ĝis la urbaparto Zawodzie-Dąbie (finhaltejo Fieldorfa-Nila) per Raków, dum la tramlinio 2 veturas ĝis Raków (finhaltejo Raków Dworzec PKP) per Wrzosowiak. Ekde la 19-an de aŭgusto 2010 estis konstruitaj la tramvojoj ĝis nova finhaltejo Stadion Raków; la 3-an de septembro 2012 estis malfermita la entute nova tramlinio 3, kiu konektas tramhaltejojn Fieldorfa-Nila kaj Stadion Raków.