From Wikipedia, the free encyclopedia
Tramtransporto en Bilbao (hispane tranvía de Bilbao, eŭske Bilboko tranbia), servo de Euskotren Tranbia, estas urba publika transporto de la urbo Bilbao, ĉefurbo de la eŭska historia teritorio de Biskajo, Hispanio. Funkcianta ekde 2002, ĝi komenciĝas de la stacio Bolueta kaj alvenas al la haltejo La Casilla, kovrante 16 pliajn haltejojn laŭ sia itinero, tra kiuj diversaj kvartaloj kaj areoj de la urbo estas ligitaj. Ĝi havas ununuran linion, katalogitan fare de sia funkciigisto kiel TR.
Tranvía de Bilbao Bilboko tranbia | |
---|---|
Tramo en Bilbao | |
tramvojo • tramlinio • tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Bilbao |
Transportsistema speco | Tramo |
Komenco de trafiko | 2002 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 8 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de stacioj | 16 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 000 mm |
Raportaj markoj | |
Transportisto | Euskotren Tranbia |
Mapo | |
Mapo de tramo de Bilbao | |
Ĝia itinero iras tra la distriktoj de Begoña, Ibaiondo, Abando kaj Basurto-Zorrotza, priservante zonojn de granda kultura intereso kaj servoj, kiel Casco Viejo, Merkato de la Ribera, Teatro Arriaga, stacidomo Abando Indalecio Prieto, Muzeo Guggenheim Bilbao, Universitato de Deusto, Palaco Euskalduna, stadiono de San Mamés, Lernejo de Inĝenierio de Bilbao (UPV/EHU), aŭ Hospitalo de Basurto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.